Fusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vertikalaj strioj de la fusto de kolono.

La fusto estas la parto de kolono kiu troviĝas inter la kapitelo kaj la bazo.

Ĝi korespondas al la ĉefa korpo de la kolonoj uzataj en multaj de la konstruaĵoj ekde la epoko egiptia al la novklasika de la 19a jarcento. Ties dezajno povas esti el la simple ebena, tio estas sen iu ajn ornamo, pasante tra la strieca en vertikala maniero de la fusto al la vegetalaj ornamoj ĉirkaŭaj.

Laŭ PIV fusto estas ankaŭ la parto de iuj objektoj, je kiu oni lin kaptas, tenas mane, ktp. kiel ĉe pafilo, lanco, kandelabro, pokalo ktp.

Laŭ Francisko Azorín fusto estas Trunko de la kolono, inter la bazo k. la kapitelo.[1] Kaj li indikas etimologion el latina fustis (fosto).[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 74.
  2. Azorín, samloke.