Fátima-kapelo de Schardenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fátima-kapelo de Schardenberg
kristana preĝejokapelo
kristana preĝejokapelo [+]
Koordinatoj48° 31′ 15″ N, 13° 29′ 33″ O (mapo)48.52095913.492587Koordinatoj: 48° 31′ 15″ N, 13° 29′ 33″ O (mapo)

Fátima-kapelo de Schardenberg (Aŭstrio)
Fátima-kapelo de Schardenberg (Aŭstrio)
DEC
Fátima-kapelo de Schardenberg
Fátima-kapelo de Schardenberg

Map
Fátima-kapelo de Schardenberg
Vikimedia Komunejo:  Fatimakapelle (Schardenberg) [+]
vdr
Fátima-kapelo en Schardenberg, Malsupra Aŭstrio
Altarejo

Belega Fátima-kapelo (germane: Fatimakapelle Schardenberg) kiu popole ankaŭ kromnomatas Granita Mario-burgo estas pilgrimo-kapelo surmonte en Fronwald-arbaro (parto de Sauwald-arbaro) en Schardenberg, Distrikto Schärding, Aŭstrio. Ĝi starigitis inter 1949 kaj 1951 surloke de antaŭula, en historiisma stilo. Proksimas (ekde 2013 fermita) belvida turo sur la pinto de Fronberg-monto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtonoj malantaŭ la kirko, kie eble estis jam antaŭkristana kultejo

Post kvin minutoj da piediro disde la paroĥuja kirko iam estis kapelo en kiu Sanktaj Petro kaj Mario Magdala veneritis ĉe eĉ pli malnova kultejo. La t.n. pagana ŝtono malantaŭ la kirko ankoraŭ atestas tion. Laŭdire predikis surloke ankaŭ la misiisto Severino el Noricum.

Dum la festo de Ĉieliro en 1939 du diakonoj el Schardenberg estis ordinotaj pastroj katolikaj (el kiuj Anton Osterkorn estis lokulo) fare de lia episkopa moŝto Johannes Maria Gföllner. La nokton antaŭan fare de fiaj, nacisocialismaj laborservuloj la ĉepreĝeja ornamo kaj la festoflagoj forŝiritis kaj deponitis en Fronwald-arbaro. La posttagmezon de la festotago la fideluloj protesteme en granda nombro alvenis je maja procesio. Malmulte post fulmotondro venis kaj fulmobato eniris la majan arbaron de sur la ĉefa bazarplaco kun tuja terenfalo de ĉiuj naziaj simboloj de ĝi. Samtempe fulmobato terenvenis je Fronwald-arbaro ĝuste tie kie la disŝiritaj ekleziaj flagoj kuŝis. Ne malmultaj konsideris tion dia juĝo.[1]

Laŭ ordono de Gestapo paroĥestro Michael Mayr rezignu pri animozorgo surloke; post lia malobeo li devis forlasi la vilaĝon ka venis en la 4.2.1940 diakono P. Berthold Haberfellner SDS el la monaĥejo de Hamberg. En la 8.12.1942 papo Pio la 12-a konsekris la tutan mondon je la senmakula koro de Mario kaj la episkopoj tutmondaj sekvis lian ekzemplon. Vikario kapitula Josephus Cal. Fließer informis en oficiala laŭtlegota letero pri la mesaĝo de la Fatima kaj en la dimanĉo de la rozario 1943 la konsekro faritis en ĉiuj paroĥejoj de la diocezo. En Schardenberg Haberfellner treege engaĝiĝis en la preparo de la fideluloj - kaj de konsekrotago iĝis tuta konsekromonato. Tiel estis jam dummilite nova pilgrimoelano. Je la fino de junio 1944 letero skribitis al Enns (kie estis ekziligita la pastro) kun la ideo havigi lokon specialan por implori la estiĝon de multaj, bonaj pastroj. Post kelkaj tagoj da necerto venis pozitiva respondo al Schardenberg. Kondiĉo estis ke la kapelo estu ankaŭ loko por preĝado por laikaj vokoj.

En 1945 fariĝis renovigo kaj la bildo de la Dipatrino ekĉefis. Pro kresko konsiderinda da pilgrimantoj la kapelo malnova baldaŭ evidentiĝis tro malspaca kaj deciditis faro de nova, pli ampla.

Inter 1949 kaj 1951 la nuna kapelo faritis laŭ la planoj de arĥitekto Hans Foschum el Linz; konsekro ĝia estis en 1951. La Mario-statuo faritis de la samaj manoj kiuj estis kreinta la originalon en Fátima. En la tagoj 13-aj de la monatoj majo ĝis oktobro festatas la t.n. Fátima-tagoj kaj tiam ĉiujare miloj venis ĉi tien, eĉ hodiaŭ. La kapelo mese uzatas fare de la Sacerdota fratio Sankta Petro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Mayr i.a.: Die Marienburg im Fronwald/Schardenberg, OÖ. Ein granitenes "Unter deinem Schutz und Schirm". Einzigartig in Sinnfülle, Zeitgemäßheit, Ausführung. Pfarramt Schardenberg. 1995.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]