Gabrovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabrovo · Габрово
provinca ĉefurbo • municipa ĉefloko • urbo en Bulgario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Bulgario
Provinco provinco Gabrovo
Poŝtkodo 5300
Telefonkodo (+359) 066
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51 525  (2024) [+]
Loĝdenso 220 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 52′ N, 25° 19′ O (mapo)42.87424225.31784Koordinatoj: 42° 52′ N, 25° 19′ O (mapo) [+]
Alto 392 m [+]
Areo 233 817 000 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Gabrovo · Габрово (Bulgario)
Gabrovo · Габрово (Bulgario)
DEC
Gabrovo · Габрово
Gabrovo · Габрово
Situo de Gabrovo · Габрово

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gabrovo [+]
vdr
Ponto de subpremo en Gabrovo

La urbo Gabrovo - bulgare Габрово - estas inter la plej malgrandaj el la 28 provincaj ĉefurboj de la ŝtato kaj situas en la centro de Bulgario. Ĝi estas la administra centro de la samnoma provinco (oblasto) kaj havas loĝantaron de ĉirkaŭ 67 012 homoj - pli-malpli 49% el la provinco loĝantaro. Temas pri industria areo kie oni prilaboras ŝuojn, meblojn, teksaĵojn, ledon ktp.

Ĝi situas nordoriente de la urbo Plovdiv.

La urbo estas enlande konata kiel sidejo de humuro kaj anekdotoj. Maje okazas humora festivalo. Estas Muzeo de Humoro kaj Satiro, kies simbolo estas nigra kato kaj ĉe kies pordo staras skulptaĵoj de Don Kiĥoto kaj lia ŝildisto Sanĉo. Estas ankaŭ Nacia Muzeo pri Edukado.

Veturiloj registritaj en la urbo samkiel la ĉirkaŭaj municipoj de la provinco rekoneblas per la regiona aŭtokodo EB.

En Esperanto aperis en 1982 Anekdotoj pri gabrovanoj kaj en 1990 Anekdotoj el Gabrovo.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]