Gajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gajlo estas ŝvelaĵo pro nenormala kresko de planta histo, kaŭzita de parazitoj, ekz. akaroj, vespoj, fungoj, bakterioj. Gajloinsekto estas unu el la insektoj, kiuj kaŭzas gajlon (cinipo, afido, filoksero). En ĝi kreskas la larvo de la insekto, kaj ĝi protektas la larvon dum ties evoluo.

Ĉe kverko-gajloj, eblas ĝis kvin niveloj de parazitismo (Parazitoidoj).

Multaj enhavas tanacidon kiel ekz. iuj kverkogajloj. Gajlato estas la salo de gajlata acido (C6H2(OH)3-COOH

Krongajlo estas plantmalsano, karakterizata de disvolviĝo de kancerosimilaj ŝvelaĵoj, gajloj aŭ tumoroj, kiujn produktas bakterio (Agrobacteriom tumefaciens)

Bildaro[redakti | redakti fonton]