Galega Naciisma Bloko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logo de la Bloko

La Galega Naciisma Bloko (galege Bloque Nacionalista Galego) estas politika partio de Hispanio el galeg-naciisma ideologio kaj apartenas al la maldekstro kies teritorio troviĝas en la aŭtonoma regiono Galegio (Hispanio). Ĝi adoptis la fokusiĝon pro "fronto" kaj ĝi estas formata de sendependaj partianoj (ĝi ne estas koalicio de partioj). Tamen, ene de ĝi kunekzistas pluraj grupoj kaj partioj agnoskitaj de la bloko kaj en ili la blokanoj povas libere aktiviĝi. Tamen, la plimulto de la partianoj (70%) nur apartenas al la bloko. Pontevedro estas la ununura el la sep grandaj urboj de Galegio kies registaro apartenas al la Galega Naciisma Bloko (koalicie kun PSdeG-PSOE).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]