Galileo (regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Galileo
Galileo
Topografia mapo de Galileo
Topografia mapo de Galileo
Topografia mapo de Galileo
regionohistoria regiono [+]

LandoIsraelo
- koordinatoj32° 45′ 36″ N, 35° 31′ 37″ O (mapo)32.7635.527Koordinatoj: 32° 45′ 36″ N, 35° 31′ 37″ O (mapo)
Plej alta punktoMeron [+]


Galileo (regiono) (Tero)
Galileo (regiono) (Tero)
Galileo dum la komenco de la kristana erao

Galileo (Israelo)
Galileo (Israelo)
DEC
Galileo
Galileo

Map
Galileo
Vikimedia Komunejo:  Galilee [+]
vdr

Galileo (hebree הַגָּלִיל /haʔgalil/, arabe الجليل /alĝalīl/, latine Galilaea /gali'lea/, greke Γαλιλαία /gali'laja/) estas historia regiono en la nordo de Israelo kaj Palestinio, inter Mediteraneo kaj la rivero Jordano. Ĝi situas ĉe la Tiberiada lago (lago Kineret) kaj dividiĝas en tri partojn: supra, malsupra kaj okcidenta Galileo. Ĝi nun dividiĝas inter Israelo kaj Cisjordanio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Galileo komenciĝas norde ĉe la piedoj de Monto Hermono (2.814 m), kaj sude atingas Montojn Gilboa kaj Karmel. Oriente limon de Galileo difinas Golanaj Altaĵoj kaj Rifta Valo de Jordan, kaj okcidente marbordo de Mediteraneo kaj Valo de Jizre'el.

Pli granda parto de Galileo estas roka teritorio alta je ĉirkaŭ 500-700 m. Kelkaj montoj apartiĝas, kiel Monto Meron (1208 m). En Malsupra Galileo karakteriza pinto estas Monto Tabor (575 m).

Galileon karakteriĝas sufiĉe malalta meza temperaturo de la jaro kun granda nivelo de atmosfera akvaĵo, kio igas ĝin centro de faŭno kaj flaŭro. Ampleksaj areoj de arbaroj kaj koloraj floroj estas turisma allogo.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La nuntempa Galileo estas unu el la plej gravaj regionoj de Israelo, kun granda populacio de araboj kaj druzoj (entute 50%).

"Koro de Galileo" estas regiono de urboj Karmiel, Nazareto, Ma'alot-Tarshiha, Migdal HaEmeq kaj Afula. Aliaj gravaj urboj de Galileo estas: Akko, Safed, Tiberiado kaj Kiryat Shmona. Havena urbo Hajfo, malgraŭ tio, ke ĝi troviĝas ekster Galileo, estas administra kaj komerca centro de la regiono.

Montara regiono kaŭzis, ke setlado en Galileo baziĝas je malgrandaj vilaĝoj situantaj en valoj apud la ĉefaj vojoj. La Israela Fervojo trapasanta marbordon atingas ĉi tie Naharija. Plimulto de la kibucoj ofertas hotelojn kaj ĉambrojn por luo.