Gallia Belgica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajano
Gallia Belgica post la fino de la Gaŭla Milito (post -52)
Gallia Belgica ĉirkaŭ la jaro 116, jen malhelruĝe akcentita

Gallia Belgica estis provinco de la Romia Imperio.

Ĝi lokiĝis en partoj de aktualaj Nederlando, Belgio, Luksemburgio, nordorienta Francio kaj okcidenta Germanio. La loĝantoj de la provinco ĉefe devenis de keltaj kaj ĝermanaj triboj, kaj estis ofte kunnomitaj la belgoj. Laŭ Julio Cezaro, la limo inter Gaŭlio (meze de la 1-a jarcento antaŭ nia erao Gallia Celtica, fine de la 1-a jarcento antaŭ nia erao Gallia Lugdunensis, pli sudis ankoraŭ la gaŭl-romiaj provincoj Gallia Narbonensis kaj Aquitania) kaj Gallia Belgica estis markita de la riveroj Marne kaj Sejno.

Fine de la Gaŭla Milito (58 ĝis 52 antaŭ nia erao), la provinca teritorio ampleksis ankaŭ la tutan teritorion ĝis la riverego Rejno, kaj la provincaj legianoj respondecis pri la defendo de la imperia limo ĉe tiu riverego, ĝis en la jaro 85 novaj romiaj provincoj Germania Inferior kaj Germania Superior estis instalitaj, kaj Gallia Belgica kompense ricevis iujn teritoriojn de la antaŭa provinco Gallia Celtica.

Dum la 5-a jarcento, la eksa romiaj provincoj Gallia Belgica kaj Germania Inferior fariĝis la centro de la nova merovida reĝlando de Klodvigo la 1-a, kaj dum la 8-a jarcento la centro de la Karolida Imperio.