Gansingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gansingen
Blazono de Gansingen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 32′ 39″ N 8° 08′ 05″ O / 47.54417 °N, 8.13472 °O / 47.54417; 8.13472 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 39″ N 8° 08′ 05″ O / 47.54417 °N, 8.13472 °O / 47.54417; 8.13472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 954
Areo 8,77 km²
Alteco 382 m super marnivelo
Poŝtkodo 5272
Komunumkodo 4164
Mapo de Gansingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Gansingen estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 954 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gansingen situas en la valo de la rivereto Metauerbach en la transirzono de la Tavola Ĵuraso al la Falda Ĵuraso. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la setlejoj Büren kaj Galten.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,77 km², de kiuj 3,32 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,68 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 698 m s.m. sur la monto Grosshalde, dum la plej malalta punkto situas sura alteco de 363 m s.m. borde de la rivero Mettauerbach ĉe la limo al la komunumo Mettauertal.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gansingen limas en nordo kaj oriento al Mettauertal, en sudoriento al Remigen, en sudo al Mönthal, kaj en okcidento al Laufenburg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gansingen estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Laufenburg al Brugg.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Etzgen al Brugg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas okcidente en Frick en distanco de proksimume 18 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gansingen datiĝas el la jaro 1240 kiel Gansungen.

En mezepoko la mastroj de la Kastelo Bernau en Leibstadtposedis la malaltan jurisdikcion pri Gansingen, dum la landaj regantoj estis la Grafoj de Habsburgo-Laufenburg kaj poste la ĉeflinio de la Habsburgoj. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj, kiuj pluregis tie ĝis la jaro 1797, kiam la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Gansingen estiĝis komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]