Gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio
emblemo
Oberste Bundesbehörde • eldonejoinforma sistemo
Komenco 16-a de septembro 1949 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Markthalle IV
Retejo Oficiala retejo
vdr
la centraj sidejoj en Berlino
kaj en Bonno

La gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio, pli mallonge federacia gazetara kaj informa centro de Germanio aŭ ankoraŭ pli koncize gazetara kaj informa centro de FRG, germane Presse- und Informationsamt der Bundesregierung [PREse unt informaCJONSamt der BUNdesregi:runk], foje mallongigata Bundespresseamt ("federacia gazetara centro") respektive BPA, kun centraj oficejoj en Berlino kaj Bonno (ĝis 1990 nur en Bonno), estas la informa centralo de la ŝtata registaro de Germanio. Ĝi fondiĝis en 1949 kaj gvidiĝas fare de registara parolisto, kiu havas la rangon de ŝtata sekretario.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

La gazetara kaj informa centro de la Federacia Registaro de Germanio estas memstara federacia institucio de plej alta registara rango, kies ĉefo nur estas la federacia kanceliero de Germanio. Kiel tiel nomata "ĉefloko de la federacia registaro por la trafiko kun la novaĵportantoj kaj la organoj pri kreo de publika opinio", germane „Hauptstelle der Bundesregierung für den Verkehr mit den Nachrichtenträgern und den Organen der öffentlichen Meinungsbildung“ ĝi kolektas ĉiujn informojn de la unuopaj ŝtataj ministerioj kaj de la oficejo de la federacia kanceliero de Germanio, kiun ĝi peras al novaĵagentejoj, amaskomunikiloj, unuopaj ĵurnalistoj kaj al la ĝenerala publiko.

La informilo Jen: La Federacia Respubliko Germanio, kiun la centro eldonis en 1985 okaze de la tiujaraj kongresoj UK 1985 kaj IJK

Taskoj interalie estas

  • informadi la prezidanton de Germanio kaj la registaron de Germanio pri la tutmondaj aktualaĵoj, kreo de daŭre aktualiĝanta novaĵdosiero por la federacia kanceliero de Germanio,
  • esplorado kaj resumado de la publika opinio de la civitanaro de Germanio kaj ankaŭ de aliaj landoj, por helpi al la registaro de Germanio trovi politikajn decidojn,
  • registara komunikado: informado al la civitanaro kaj al la amaskomunikiloj pri la politiko de la federacia registaro per informado kaj klarigado pri ties agado, planaro kaj celaro,
  • reprezentado de la federacia registaro en la amaskomunikilaj konferencoj, al kiu la registaro regule invitas ĵurnalistojn, por publike respondi al ties demandoj,
  • koordinado de la publika laboro de la registaro pri temoj kiuj koncernas pli ol unu ministerion, kaj pri temoj de difinita ministerio kiuj havas komunan politikan signifon,
  • kaj organizadon de regionaj informaj kampanjoj de la deputitoj de la federacia parlamento.

La politika informa agado de la federacia registaro en landoj ekster Germanio laŭ dekreto de la 22-a de oktobro 2002 estas unuavica tasko de la ministerio pri eksteraj rilatoj. Komune kun la ministerio pri eksteraj rilatoj la federacia gazetara kaj informa centro havas administran partnerecon kun la Eŭropa Komisiono kaj la Eŭropa Parlamento.

Ekzemplo pri publikaĵo de la gazetara kaj informa centro de la Federacia Registaro de Germanio en Esperanto estas la informilo Jen: La Federacia Respubliko Germanio, kiu eldoniĝis en 1985 okaze de la tiujaraj kongresoj UK 1985 kaj IJK.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]