Gazontondilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Permana gazontondilo
Maŝina gazontondilo kun benzinomotoro
Robota gazontondilo

Gazontondilo estas aparato kiu estas uzata por tondi herban gazonon.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ propulsa mekanismo estas tri specoj de gazontondiloj:

  • permana
  • elektra
  • benzina

Ĉe kelkaj tipoj gazontondiloj la tondita herbo estas kaptata en ujo. Aliaj disvastigas la herbrestaĵon sur la gazono. tiel la gazono ricevas novan nutraĵon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kutimo por tondi la herbon ekestis en la anglaj pejzaĝoparkoj dum la 18-a jarcento. La per falĉilo falĉado de vastaj parkoj estis tre laborintensiva. Tiel nur por la parko Blenheim Palace en la 19-a jarcento 50 falĉistoj kontinue estis okupataj. Ankaŭ la ekflorado de sportoj kiel futbalo kaj kriketo altigis la bezonon de glataj gazonoj.

Ĉirkaŭ 1830 la anglo Edwin Beard Budding formplanis la unuan gazontondilon kaj ricevis patenton por ĝi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]