Gaŭĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaŭĉo de Argentino.

Gaŭĉo estis (aŭ estas) rajdanta paŝtisto de brutaroj en la sud-amerikaj pampoj, simile al la nordamerikaj vakeroj. Se oni ne bezonas precizigi ilian devenon, oni ankaŭ nomas ilin simple bovistoj

Ili loĝis ĉefe en la nunaj Argentino, Urugvajo, Paragvajo kaj sudo de Brazilo (en la portugala lingvo, "gaúcho" estas la nomo uzata ankaŭ por la loĝantoj de la ŝtato Rio Grande do Sul).

La gaŭĉo estas simbola rolulo de la naciismo de la regiono, ĉefe en Argentino.

Gauĉo estas la ĉefrolulo de la eposa novelo Martín Fierro, de José Hernández (tradukita en Esperanton de Ernesto Sonnenfeld), kiu estas kvazaŭ simbolo de la argentinaj kamparanoj.

La priskribo fare de Julio Mafud[redakti | redakti fonton]

Julio Mafud, profesoro pri literaturo kaj sociologio, en sia Prezento al Martín Fierro tradukita en Esperanton fare de Ernesto Sonnenfeld, faras klaran priskribon kaj de la gauĉo ĝenerale, de la ĉefrolulo partikulare kaj eĉ de la literatura verko de José Hernández. Kiel ĉefaj trajtoj de la gaŭĉo li elstarigas lia "moviĝemo" en sia "izoleco"; li konas sian medion, nome la specojn de paŝtaĵoj, la vojojn, la ventojn ktp. La tranĉilo estas lia ĉefa ilo, kaj por manĝi kaj por lukti kaj por labori. La gitaro estas alia necesa utilo. Nur "escepte li havas familion", dum amikeco estas la nura socia rilato, kiun li agnoskas.[1]

La pampo estas malfacila vivejo, kie danĝeras movgrundoj, miraĝoj kaj malvarmaj ventoj. En tiu medio la gauĉo malaperas pro eŭropismaj intencoj ŝanĝi la tiean vivon. Tiukadre la verko Martín Fierro iĝas "cignokanto". La gaŭĉo klopodas rifuĝiĝi inter indianoj, sed tio li ne estas kaj tiele "en neniu el la du mondoj li povas vivi".[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Julio Mafud en Prezento al José Hernández, Martín Fierro, J. Régulo, La Laguna, 1965, pp. 19-20.
  2. Paĝo 23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]