General Berthelot (Hunedoara)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
General Berthelot
Vilaĝo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Hunedoara
Alinome Alsófarkadin (hungare), Unterwolfsdorf (germane), Fărcădinul de Jos (de 1919 al 1923), Unirea (de 1965 al 2001)
Iama hungara departemento Hunyad
Situo 45° 37′ N, 22° 53′ O (mapo)45.61333333333322.887777777778Koordinatoj: 45° 37′ N, 22° 53′ O (mapo)
General Berthelot (Hunedoara) (Rumanio)
General Berthelot (Hunedoara) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 347 m
Poŝtkodo 337235
Loĝantaro
– komunumo 896 (en 2011)
– vilaĝo 239 (en 2011; 256 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 91740
vdr

General Berthelot [ĝeneral bertelo] (hungare: Alsófarkadin) estas komunumo en Rumanio okcidente de Hațeg. En 1910 ĝi havis 379 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1956 459 (rumanoj). La unua skriba mencio estas el 1411. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Crăguiș, Fărcădin, Livezi kaj Tuștea, kun kiuj ĝi parte kunkonstruiĝis.

Post la unua mondmilito la rumanaj gereĝoj donacis al la franca generalo Henri Mathias Berthelot (1861–1931) terenon ĉe la vilaĝo, pro la meritoj de Francio pri la liberigo de Rumanio. En 1923 la loka konsilio decidis ŝanĝi la nomon de la vilaĝo (tiam Fărcădinul de Jos) al General Berthelot. En 1965 la komunisma registaro ŝanĝis la nomon al Unirea (unuiĝo). En 2001 loka referendumo decidis reŝanĝon al General Berthelot. La ŝanĝo okazis la 7-an de decembro 2001, je la 140-a naskiĝdata reveno de Berthelot.

Berthelot heredigis bienon sur sia tereno al la Rumana Akademio kun la direktivo uzi la renton por stipendioj al juna rumanaj oficiroj por studi en la armea akademio de Nancy.

La iama vilao de Henri Berthelot estas nun centro pri daŭriva evoluo de la Hațeg-a regiono (45° 36′ 48.5″ N 22° 53′ 6.0″ O / 45.613472 °N, 22.885000 °O / 45.613472; 22.885000 (mapo)).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.