Geografio de Tajvano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajvano
臺灣
Táiwān
insulo
Lando Respubliko Ĉinio
Membreco Agnoskata de 22 membroj de UN
Parto de Azio
Montaro
Najbaras kun
Granda urbo
Ĉefurbo Tajpeo
 - mezo Tajpeo
 - koordinatoj 25° 02′ N 121° 38′ O / 25.033 °N, 121.633 °O / 25.033; 121.633 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Yushan Monto
 - alteco 3 952 m s. m.
Areo 36 193 km² (3 619 300 ha)
Loĝantaro 23 461 708 (2015)
Denseco 648,24 loĝ./km²
Geologia konsisto Vulkaninsulo
Estiĝo 1949
Prezidanto Ma Ying-jeou (Kuomintango)
Horzono Tajvana Tempo (UTC+08:00)
 - somera tempo ne adoptita
Telefona antaŭkodo +886
ISO 3166-1 TW
Interreta domajno .tw
Monunuo Nova tajvana dolaro (NT$)
Lingvo ĉina
Tajvano en la terglobo
Tajvano en la terglobo
Tajvano en la terglobo
Vikimedia Komunejo: Taiwan
]

Tajvano (臺灣/台湾, Táiwān), iam nomita Ilha Formosa (prononco ˌiʎɐ fuɾˈmɔzɐ), "bela insulo") de la portugaloj estas insulo de Orienta Azio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas oriente de Ĉinio en la Pacifiko, kaj kun pluraj ĉirkaŭaj insuletoj politike konsistigas la Respublikon Ĉinio, kiu en Esperanto ofte nomatas laŭ la insula nomo. Oni konsideras Tajvanon plilongigo geologia de la japana insularo. La insulo inter nordo al sudo longas 394 kaj inter okcidento kaj oriento larĝas 144 kilometrojn: sume ĝi kovras areon de 32 260 kvadrataj kilometroj. Pro tio ĝi estas la 38a plej granda insulo en la mondo. La plej alta monto altas 3 952 m kaj nomatas Yù Shān (laŭvorte "monto de jado"). La insulo Tajvano kuŝas trans la Tropiko de Kankro, kaj ĝia klimato estas influita de la Orientazia musono.

Elsatelita bildo de la insulo Tajvano (el NASA). La insulo estas montara eoste, kun mildaj deklivaj ebenoj ueste. Norde situas Tajpeo (griza parto ĉirkaŭata de verda). La tri ruĝaj punktoj indikas tri fajrojn. Ueste en la maro estas Penghuoj, tiu insularo estas parto de la Respubliko Ĉinio.
Pejzaĝo de monto Yushan

La Ĉeftera Ĉinio estas apartigita disde Tajvano pere de la Tajvana Markolo.

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Biogeografie la insulo apartenas al la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la tutmondaj 200-regionon : "subtropikajn ĉiamverdajn arbarojn de Tajvano", biome estantaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Fitogeografie, Tajvano estas aparta flaŭra provinco el la Orientazia Regiono de la Holarktisa Regno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]