George Turner (artisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon George Turner.
George Turner
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1841 (1841-04-02)
en Cromford
Morto 29-an de marto 1910 (1910-03-29) (68-jaraĝa)
en Idridgehay
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo pentristo
vdr

George TURNER (n. la 2-an de aprilo 1841 - m. la 29-an de marto 1910) estis angla pejzaĝpentristo kaj farmisto. Li estis kromnomita "la John Constable de Derbyshire".

Vivo kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Turner naskiĝis en Cromford (Derbyshire) en Anglio, sed poste transloĝiĝis al Derby kune kun sia familio. Li montris frutempan talenton rilate al muziko kaj arto. Tiu artista inklino estis favorigita de lia patro Thomas Turner, kiu estis tajloro sed estis ankaŭ artamatoro. Turner plejparte trejnis sin mem pri pentrado, kaj fine fariĝis profesia pentristo kaj artinstruisto.

Kvieta sceno en Derbyshire (1885)

Turner loĝis en Derbyshire dum sia tuta vivo. En 1865 li edziĝis kun Eliza Lakin (1837-1900) kaj fariĝis duontempa farmisto en la farmo Walnut proksime al la urbo Barrow upon Trent, kune kun siaj kvar infanoj[1]. Post la morto de Eliza en 1900, li transloĝiĝis al Kirk Ireton kaj sekve reedziĝis kun kolega artistino Kate Stevens Smith (1871-1964). Ili establis sian hejmon en Idridgehay, kie la artisto mortis en 1910. Lia filo William Lakin Turner (1867 - 1929) ankaŭ fariĝis iom renoma pejzaĝpentristo[2].

Turner verkis oleajn pentraĵojn kaj pentris kamparajn scenojn, ĉefe inspiritajn de sia denaska Derbyshire. Li lasis abundan verkaron kun centoj da pentraĵoj, kiuj bildigas la anglan kamparon antaŭ la alveno de la industria revolucio, de aŭtomobiloj kaj de urba etendigo. Liaj verkoj estis ekspoziciitaj interalie en Nottingham kaj Birmingham. Turner cetere oficis kiel membro de la Arta Komitato de la Muzeo kaj artgalerio de Derby. Parto de liaj verkoj kaj de tiuj de lia filo estas videblaj en la artkolekto de tiu muzeo[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. George kaj Eliza Turner havis kvar infanojn : Mary Turner (poste Chamberlain sekve Woore) (1868-1937), Florence Palmer Turner (1869-1955), William Lakin Turner (1867-1929) kaj Percy Reed Turner (1871 - 1936).
  2. William Lakin Turner. Arkivita el la originalo je 2012-03-03. Alirita 2011-05-19.
  3. George Turner. Burlington Art. Arkivita el la originalo je 2010-04-17. Alirita 22 Januaro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-04-17. Alirita 2011-05-19.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Long, Frederick J. George Turner the Derbyshire Artist, 1841-1910 (1995)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]