Germana Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Federacio
Plena origina nomo:
Deutscher Bund
 Sankta Romia Imperio
 Rejna Federacio
18151866 Nordgermana Federacio 

konfederacio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
29 200 000
Ŝtat-strukturo
konfederacio • duobla monarkio malstrikta federacio
Reichsthaler • Konvencia talero • Vereinsthaler neunueca
Estiĝo:
formita de la Viena Kongreso en 1815
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Sankta Romia Imperio Sankta Romia Imperio
Rejna Federacio Rejna Federacio
Postsekvaj ŝtatoj:
Nordgermana Federacio Nordgermana Federacio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Germana Federacio (germane Deutscher Bund) estis malstrikta federacio el 35 germanaj princlandoj kaj kvar liberaj urboj, formiĝinta en junio 1815 okaze de la Viena kongreso. La Federacio anstataŭis fakte la Sanktan Romian Imperion.

Laŭ la fonda akto ĝia celo estis "la konservo de la ekstera kaj interna sekureco de Germanio kaj la sendependeco kaj netuŝebleco de la unuopaj germanaj ŝtatoj".

Plej potencaj ŝtatoj en ĝi estis Aŭstrio kaj Prusio, ceteraj meze gravaj estis Saksio, Bavario, Badeno kaj Virtembergo.

La Germana Federacio ekzistis ĝis la prusa-aŭstria milito, en 1866. En 1867 estis fondita ĝia posteulo Nordgermana Federacio sub la prezido de Prusio. Tio estis paŝo al la Germana Imperiestra Regno de 1871.

Liberaj urboj en la federacio[redakti | redakti fonton]

La kvar liberaj urboj, kiuj eniris la federacion, estis Frankfurto, Bremeno, Hamburgo kaj Lubeko. Bremeno kaj Hamburgo nun havas la statuson de federacia lando (urboŝtato).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]