Gerrit Krol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerrit Krol
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1934 (1934-08-01)
en Groningen
Morto 24-an de novembro 2013 (2013-11-24) (79-jaraĝa)
en Groningen
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Regna Universitato de Groningo
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr

Gerrit KROL (n. la 1-an de aŭgusto 1934 − m. la 24-an de novembro 2013[1]) estis nederlanda matematikisto, sistemdezajnisto[2], poeto, eseisto kaj verkisto[3].

Krol naskiĝis en Groningen, Nederlando. Li studis matematikon kaj laboris unue ĉe Royal Dutch Shell kiel komputila programisto kaj sistemdezajnisto.

La literatura debuto de Krol konsistis el poemoj eldonitaj en 1961 en diversaj nederlandaj literaturaj revuoj.

En 1962 estis eldonita lia unua libro De rokken van Joy Scheepmaker. Poste, li evoluigis tipan skribostilon konsistanta de teksto miksita kun abstraktaj pensoj esprimita en desegnaĵoj kaj matematikaj ekvacioj.

Lia romano Het gemillimeterde hoofd estas tipa por ĉi tiu stilo[3].

En la eseo De schrijver, zijn schaamte en zijn spiegels (La verkisto, lia honto kaj liaj speguloj), li parolas pri la elvoko de sentoj per vortoj ne sperteblaj alimaniere ol ĝuste per la samaj vortoj en la gepatra lingvo[2].

En 1986 Krol ricevis la premion Constantijn Huygens kaj en 2001 la premion P. C. Hooft - la plej alta nederlanda registara premio pri literaturo - pro lia kompleta verkaro. Krol ricevis doktorecon Honoris causa (honoriga gradigo) de la Libera Universitato de Amsterdamo (Vrije Universiteit Amsterdam) "pro liaj specialaj meritoj por la nederlanda kulturo per formo de aŭtoreco, kiu kombinas bonegan literaturan kvaliton kun teoria pripensado kaj komprenoj el la sciencoj, precipe la ekzaktaj sciencoj kaj filozofio".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • De rokken van Joy Scheepmaker, 1962
  • Kwartslag, 1964
  • De zoon van de levende stad, 1966
  • Het gemillimeterde hoofd (angla traduko: The Cropped Head, ankaŭ tradukita al la itala), 1967
  • De ziekte van Middleton, 1969
  • De laatste winter, 1970
  • APPI, (eseo) 1971
  • De man van het lateraal denken, (eseo) 1971
  • De chauffeur verveelt zich, 1973
  • In dienst van de 'Koninklijke', 1974
  • Hoe ziet ons gevoel er uit?, Eseo 1974
  • De gewone man en het geluk of Waarom het niet goed is om lid van een vakbond te zijn, (eseoj) 1975
  • Halte opgeheven, (mallongaj rakontoj) 1976
  • Polaroid, (poezio) 1976
  • De weg naar Sacramento, 1977
  • Over het huiselijk geluk en andere gedachten, (kolumnoj) 1978
  • De t.v-b.h., (kolumnoj) 1979
  • Een Fritas huilt niet, 1980
  • De schrijver, zijn schaamte en zijn spiegels, (eseo) 1981
  • De man achter het raam, 1982
  • Het vrije vers, (eseoj) 1982
  • Scheve levens, 1983
  • De schriftelijke natuur, (eseoj) 1985
  • Maurits en de feiten, 1986
  • Bijna voorjaar, (kolumnoj) 1986
  • De weg naar Tuktoyaktuk, 1987
  • De schoonheid van de witregel, (eseoj) 1987
  • Helmholtz' paradijs, (eseoj) 1987
  • Een ongenode gast, 1988
  • De Hagemeijertjes, 1990
  • Voor wie kwaad wil, (eseo) 1990
  • Oude foto's, (mallongaj rakontoj) 1992
  • Wat mooi is is moeilijk, (eseoj) 1992
  • Omhelzingen, 1993
  • Okoka's Wonderpark, 1994
  • De mechanica van het liegen, (eseoj) 1995
  • Middleton's dood, 1996
  • De kleur van Groningen, (poezio) 1997
  • 60000 uur, (aŭtobiografio) 1998
  • Missie Novgorod, 1999
  • De vitalist, 2000
  • Geen man, want geen vrouw, (poezio) 2001
  • Minnaar, (poezio) 2001
  • 'n Kleintje Krol, 2001
  • Minnaar (poemoj), 2001
  • Een schaaknovelle, 2002
  • Rondo Veneziano, 2004
  • Beitelen aan de eeuwigheid (kolektitaj eseoj), 2006
  • Duivelskermis, 2007
  • De industrie geneest alle leed (kolektitaj poemoj), 2009)
  • Verplaatste personen (rakontoj, pentraĵoj Otto Krol), 2009

Tekstartaĵo[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo "Vaarwater" (Ŝanelo) de Gerrit Krol kaj Regina Verhagen en la komunumo Zuidhorn, Nederlando
Skulptaĵo "Vaarwater" de Gerrit Krol kaj Regina Verhagen en la komunumo Zuidhorn, Nederlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dutch writer Gerrit Krol dies
  2. 2,0 2,1 (nl) Mathijs Sanders, Behoud het Nederlands als academische taal (Konservado de la nederlanda kiel akademia lingvo), Neerlandistiek, la 23-an de aprilo 2021.
  3. 3,0 3,1 (nl) "Schrijvers en dichters (dbnl biografieënproject I)". Digital Library for Dutch Literature