Gezahegne Abera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gezahegne Abera
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1978 (1978-04-23) (45-jaraĝa)
en Oromio
Ŝtataneco Etiopio
Familio
Edz(in)o Elfenesh Alemu
Parencoj Tiki Gelana
Okupo
Okupo atleto • maratonisto • longdistanca kuristo
vdr

Gezahegne Abera (en Amhara lingvo: ገዛሄኘ አበራ; 23a de aprilo, 1978) estas etiopia sportisto, venkinto en la maratono de la Somera Olimpiko 2000 de Sidnejo.

Li ekkarieris en internacia kurkonkurenco en la maratono de 1999 de Los Angeles, kiam li finis la kvara, post tre atletoj el Kenjo. Tio havigis al li lokon en la Etiopia teamo por la Atletika Monda Ĉampioneco de 1999, en kiu li finis la dekunua.

Poste en 1999, Gezahegne venkis en sia unua internacia maratono[1] nome alvenante la unua en la maratono de Fukuoka en Japanio. Li venkis en tiu maratono denove en 2001 kaj 2002. En 2000, Gezahegne finis la dua en la Bostona Maratono.

En la Olimpiaj ludoj de Sidnejo, hegemoniis en la maratono du etiopianoj, nome Gezahegne kaj Tesfaye Tola, kaj la kenjano Erick Wainaina. Je 37 km, Wainaina klopodis ekrompi, sed 2 km poste Gezahegne aperis kurkape kaj tenis tiun postenon ĝis la fino. Estante nur 22-jaraĝa, Gezahegne estisla plej juna maratonĉampiono ekde Juan Carlos Zabala en la Somera Olimpiko 1932 de Los Angeles.[1]

En 2001, Gezahegne venkis en la Atletika Monda Ĉampioneco estante dua post Simon Biwott el Kenjo kiu iĝis la unua kiu atingis duoblan maratonon en Olimpiaj Ludoj kaj Monda Ĉampioneco.[1]

En 2003, Abera venkis en la Londona maratono en 2:07:56. Je la Monda Ĉampioneco, Gezahegne devis abandoni la kuron pro vundo, sed li estis elektita por la etiopia teamo por la Somera Olimpiko de 2004. Denove vundoj retirigis lin el la kuro. Ankaŭ lia edzino Elfenesh Alemu estis elektita por la Olimpika teamo de 2004, kaj finis la kvara en la virina maratono.[1]

Ripetitaj vundoj de Gezahegne finigis lian kurkarieron je relative juna aĝo. Li kaj lia edzino posedis hotelon kaj eniris en negocoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Xan Rice. "The Olympians: Gezahegne Abera, Ethiopia", 9a de junio, 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]