Gieso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gieso ( latine Gyes) estis en la helena mitologio unu el la teruraj kvindekkapaj, centmanaj gigantoj, kies patrino estis diino de la tero Gaja kaj patro dio de la ĉielo Urano.

Tri fratoj Hekatonkiroj (laŭvorte Centmanaj) nomataj Kotoso, Briareo kaj Gieso esis senperaj gefratoj de Titanoj kaj antaŭuloj de Kiklopoj. Ili estis onidire arogantaj kaj tiel malbelaj, ke eĉ ilia propra patro ne povis ekvidi ilin. Pro tio tuj post ilia naskiĝo ĵetis ilin en profundojn de la Tero kun strikta malpermeso iradi eksteren.

Tio ilian patrinon tre ekkoleris. Petis la plej junan el Titanoj Kronon, ke li punu la patron kaj senigu lin de la regado. Krono tion faris kaj proklamis sin reganto, sed Hekatonkirojn li ne liberigis, ĉar li timis pro ilia forto.

Faris tion nur Zeŭso, kiu pli malfrue leviĝis kontraŭ la propra patro Krono. Hekatonkiroj pro tio helpis al li en batalo kontraŭ Titanoj kaj post Titana malvenko kaj ĵeto en profundaĵojn de la Tartaro fariĝis gardantoj de ilia prizono.

Pri fiziognomio de Hekatonkiroj ni ne havas precizan imagon. En la antikva tempo kaj ankaŭ en la moderna ili ne estis ie bildigitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gyés en la ĉeĥa Vikipedio.