Giffers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giffers
Blazono de Giffers
Blazono de Giffers
Blazono de Giffers
Giffers
Giffers
Giffers
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 45′ 41″ N 7° 12′ 37″ O / 46.76139 °N, 7.21028 °O / 46.76139; 7.21028 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 41″ N 7° 12′ 37″ O / 46.76139 °N, 7.21028 °O / 46.76139; 7.21028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1420
Areo 5,21 km²
Alteco 767 m super marnivelo
Poŝtkodo 1735
Komunumkodo 2294
Mapo de Giffers
Mapo de Giffers
Mapo de Giffers
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Giffers (en la franca lingvo Chevrilles) estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1420 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Giffers situas en la transirzono de la Friburga Mezlando al la Friburgaj Antaŭalpoj ĉe la norda bordo de la rivero Ĝerino (en al germana lingvo Aegera), kiu formas la sudan komunumlimon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Giffers kaj la vilaĝetoj kaj setlejoj Färtschera, Gauchetli, Matte, Neustatt, Popplera kaj Vorsatz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,21 km², de kiuj 19,5% estas kovritaj de arbaro, 64,8% servas por agrikulturo kaj 13,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Giffers limas en nordo al Tentlingen, en oriento al Rechthalten, en orientsudoriento en unu punkto al Plaffeien, en sudoriento al Plasselb, kaj en sudo kaj sudokcidento al Sankt-Silvestro FR.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Giffers pasas la kantona ĉefvojo 178 de Friburgo al Plaffeien kaj la kantona vojo n-ro 1210 kondukas de Giffers al Montrévaz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 7 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Friburgo. Per tri buslinioj de la Publika Transportentrepreno Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Giffers datiĝas el la jaro 1160 kiel Chivriles. La senjoreco en la 1-a duono de la 12-a jarcento apartenis al la Baronoj de Glano kaj poste fariĝis havaĵo de la Monaĥejo Hauterive. En la jaro 1317 la senjoreco pri Griffers estis aĉetita de Grafo Petro la 3-a de Grejerco, kiu ĝi vendis en la jaro 1324 kun supera kaj malalta jurisdikcio al la friburga urba kuracisto Petrus Aczonis. En la jaro 1406 Giffers estis atribuita al la Burga Flago de Friburgo. En la jaro 1442 per la akiro de la feŭdo de la Grafoj de Thierstein, la urbo Friburgo fariĝis posedanto de multnumbraj bienoj en Giffers. En la jaro 1832 Giffers konstituiĝis kiel aparta komunumo en la Germana distrikto de Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la nove kreita distrikto Sinĝino.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]