Gil Vicente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gil Vicente
(1465-1536)
Portugala dramverkisto
Portugala dramverkisto
Persona informo
Gil Vicente
Naskiĝo 1465
en Lisbono, Portugalio
Morto 1536
en Guimarães, Portugalio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanaportugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Familio
Infanoj Paula Vicente vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkistoaktoro vd
Verkado
Verkoj Auto da Barca do Inferno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gil Vicente (1465-1536) estis poeto kaj teatroverkisto naskiĝinta en Lisbono kun maturiĝo en la unua triono de la 16-a jarcento. Li verkis tiel majstre en la portugala kiel en la hispana lingvoj: oni konservas 44 teatro-verkojn el kiuj 15 en la portugala, 11 en la hispana kaj la ceteraj en ambaŭ lingvoj. Li kunlaboris en la verkado de la Ĝenerala Kanzonaro de García de Resende.

La poezio de Gil Vicente ricevis fortan influon de la tradicia kastilia liriko kaj de la antikvaj kanzonoj galega-portugalaj, kaj elstaras pro la simpleco, popularaj formoj kaj muzikemo de liaj esprimoj. Tiu stilo multe influos kelkajn jarcentojn poste en la tiama hispana poezio, speciale en la tiel nomata Generacio de 1927

Kiel teatroverkisto, li evoluis de la naivaj paŝtistaj esprimoformoj al tiuj pli kompleksaj de la socia satiro kaj al certa simbolisma teatro, kiel antaŭveninto al formuloj kaj temoj kiuj karakterizos tiun de Calderón de la Barca. Li fakte kreis la portugalan teatron, vrekis pli ol 40 teatraĵojn, en hispana aŭ portugala, pro kio li estis grava verkisto por ambaŭ lingvoj kaj literaturoj. Li havigis popularan portugalan enhavon al la drama dialogo kreita de Juan del Enzina. Li verkis teatraĵojn rilatajn al la mezepoka religieco, tragikomediojn de historia temaro kaj komedioj, kiuj montras la renesancan vivoĝojon.

Gil Vicente ankaŭ montris sian talenton kiel muziko-verkisto, li komponis muzikaĵojn pri sakra stilo, en kiuj enkondukis popularaj melodioj kaj polifoniaj kantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]