Giovanni Caboto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Caboto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30)
en Gaeta
Morto 30-an de novembro 1497 (1497-11-30) (48-jaraĝa)
en Norda Atlantiko
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Familio
Patro Giulio Caboto
Infano Sebastian Caboto
Okupo
Okupo gestor • maristo • sklavokomercisto
vdr

Giovanni CABOTO (1450–1498), plej bone konata sub la angligita nomo John CABOT, estis venecia malkovrinto kaj esploristo kiun oni ĝenerale rekonas kiel unu el la unuaj eŭropanoj surteriĝinta ĉe la ĉeflando de Nordameriko, kion li faris de la ŝipo Matthew en 1497.

Giovanni Caboto iris de sia naskiĝloko al Venecio (Italio) en 1461 kaj ricevis la venician civitanecon la 28-an de marto 1476. De Venicio li havigis al si navigan sperton dum komercaj vojaĝoj al Arabio, kiel ankaŭ la ideon navigi okcidenten por trovi alian kurson al la Spic-insuloj, la tiel nomata Norda Trairejo.

En 1490 Giovanni Caboto transloĝiĝis al Bristol (Anglio) kun siaj tri filoj, Ludovico, Sebastiano, kaj Sancto, kie li (krom dum vojaĝoj) pasigis la reston de sia vivo. Oni scias certe, ĉu li partoprenis la malsukcesintan ekspedicion de 1491, sed estas certe ke posta la sukcesa vojaĝo de Kolumbo en 1492 li decidis proponi la saman eblecon al Henriko la 7-a, kaj Anglio, anstataŭ al sia adoptita hejmlando Venecio aŭ iu alia de la italaj urbo-ŝtatoj. Finfine, la 6-an de marto 1496, Henriko la 7-a donis al Caboto kaj liaj tri filoj patent-leterojn kun la rajto serĉi insulojn kaj paganajn landoj okcidenten, orienten, kaj norden sub la flago de Anglio.

Eksplorado[redakti | redakti fonton]

Post malsukcesa provo en 1496, Caboto ekvojaĝis de Bristol sur la Matthew en majo de 1497. La vojaĝo estis seneventa, kaj li fine ekvidis teron monaton poste kaj surteriĝis ie ĉe la orienta marbordo de Nordameriko la 24-an de junio, eble Labradoro, NovlandoInsulo de Breton-Kabo (Kanado kaj Britio akceptas Kabo Bonavista (Novlando) kiel la oficialan surterigejon). Trovinte spurojn de loĝantoj, li esploris suden laŭ la marbordo. Li mapis la nordamerikan marbordon de Nov-Skotio ĝis Novlando.[1]

Caboto kredis ke li alvenis ĉe la nordorienta marbordo de Azio kaj revenis la 6-an de aŭgusto 1497. Ricevinte pozitivan akcepton, li planis reveni kaj poste daŭrigi sian vojaĝon al Japanio, kaj do havigis al si novajn patent-leterojn la 3-an de februaro 1498.

Oni proponis ke Richard Amerike, la ĉefa investinto je la dua transatlantika vojaĝo de Caboto, estas la persono de kies nomo venas la nomo Ameriko.[1] Kvin ŝipoj eknavigis al Novlando tiun jaron, sed survoje unu ŝipo damaĝiĝis dum ŝtormo kaj devis reveni. Oni neniam eksciis la sorton de la restantaj ŝipoj, kvankam estas indicoj sugestantaj ke Caboto atingis Amerikon duan fojon. Surbaze de la vojaĝoj de Caboto la britoj poste pretendis posedi Kanadon.[1]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Por legi plu pri ĉi tio[redakti | redakti fonton]