Giraltovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giraltovce
hungare: Girált
urbo
Giraltovce
Blazono
Oficiala nomo: Giraltovce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Svidník
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Riveroj Topľa, Radomka
Situo Giraltovce
 - alteco 195 m s. m.
 - koordinatoj 49° 06′ 42″ N 21° 31′ 00″ O / 49.11167 °N, 21.51667 °O / 49.11167; 21.51667 (mapo)
Areo 11,037 km² (1 103,7 ha)
Loĝantaro 4 166 (31.12.2007)
Denseco 377,46 loĝ./km²
Unua skribmencio 1427
Plej facila aliro al Veľká Domaša
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 087 01
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SK
NUTS 519197
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Giraltovce
Retpaĝo: www.giraltovce.sk
Portalo pri Slovakio

Giraltovce, hungare Girált estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Svidník.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en valo de Ondava, laŭ ĉefvojo Prešov-Dukla montpasejo-Pollando. Prešov troviĝas 27 km, Svidník 31 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1383 en formo Giralth. Tiutempe vivis tie paŝtistoj, baldaŭe la loĝantoj okupiĝis ankaŭ pri agrikulturo. La unua lernejo ekfunkciis en 1720. La rusoj okupis la komunumon en 1805. Tiutempe la loĝantoj estis famaj pri farado de fajenco. Okazis ĥolero en 1831. En 1910 en la komunumo loĝis 1002 da loĝantoj (507 slovakoj, 387 hungaroj). Dum la 1-a mondmilito la komunumon okupis la rusa armeo ne tro longe. Ĝis 1919 la setlejo apartenis al Hungario, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de "Felsővízköz". Poste la komunumo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1938 al Slovakio. En 1942 la judoj estis deportitaj. Novembre de 1944 la Ruĝa Armeo trairis la montotrapasejon Dukla kaj komencis liberigi Slovakion. Estis gravaj bataloj, krome komenciĝis la Slovaka Nacia Ribelo. Inter 1945-1993 la urbo denove apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis enurbe 4189 da homoj, (3980 slovakoj kaj 150 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]