Girolamo Frescobaldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Girolamo Frescobaldi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1583 (1583-09-13)
en Ferrara
Morto 1-an de marto 1643 (1643-03-01) (59-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Duklando Feraro • Papa Ŝtato
Okupo
Okupo orgenistokomponisto • klavicenisto
vdr

Girolamo FRESCOBALDI (* 9-a de septembro 1583 en Feraro; † 1-a de marto 1643 en Romo) estis grava Itala komponisto kaj orgenisto de la baroko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La fama Itala muzikisto kreskis en Feraro kaj ricevis muzikan instruon de la orgenisto kaj fama madrigalisto Luzzasco Luzasschi. Alia frua influo venis de Carlo Gesualdo di Venosa, kiu ankaŭ samtempe rezidis en tiu ĉi urbo. Frescobaldi mirigis siajn samcivitanojn jam 17-jaraĝe pro sia bonega orgenludado. Lia mentoro kardinalo Enzo Bentivoglio helpis lin ricevi bonan laborlokon kiel orgenisto en la preĝejo de Sankta Maria de Trastevere en Romo en la printempo de 1607. Kun ties sekvantaro li vojaĝis al Antverpeno. Post sia reveno al Romo en 1608 li ricevis dank‘ al la propeto de Bentivoglio dungadon kiel orgenisto de la baziliko de Sankta Petro. En 1615 dum unu jaro li estis orgenisto en Mantovo kaj ekde 1628 ĝis 1633 en Florenco, kie li estis orgenisto ĉe la kortego de la Medici. En la baziliko de Sankta Petro en Romo li estus triumfanto, onidire al ĉiu el siaj koncertoj estus alvenintaj miloj de aŭskultantoj. Li tenis tiun postenon ĝis la fino de sia vivo.

Li skribis multnombrajn verkojn por orgeno kaj klaviceno inkluzive tokatojn, kapriĉojn, fantaziojn, kanzonojn, riĉerkarojn (ĝenra nomo por ĉiu speco de kontrapunktaĵoj), dancojn kaj variaciojn. Inter siaj verkoj plej konataj troviĝas la Fiori musicali (1635), kolekto de verkoj por orgeno ludendaj dum mesoj. Krome inter 1615 ĝis 1637 li publikis du librojn de tokatoj, inter kiuj troviĝas la Cento Partite [cent partitoj], unu el siaj plej virtuozaj kaj eksperimentaj. Lia kantvoĉa muziko inkluzivas mesojn, motetojn kaj madrigalojn. Sufiĉe konata estas lia verko "unua volumo de kanzonoj por ludi per iu ajn instrumento", publikata en 1628.

En liaj tokatoj, kanzonoj, riĉercaroj kaj variacioj ekestis praformoj de la suito, kiun lia disĉiplo Johann Jacob Froberger poste reformis. Multaj Germanaj orgenistoj pilgrimis al Romo, por lerni ĉe li. La komponaĵoj de Frescobaldi estis pleje admirataj pro sia afektarto.

Frescobaldi estis unu el la inventantoj de moderna koncepto de tempo kaj sia muziko havis grandan influon al postaj komponistoj kiel Johann Jacob Froberger kaj Johann Sebastian Bach.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Kantvoĉa verko
    • 1608 Madrigaloj
    • 1627 Motetoj
    • 1630 2 libroj de arioj
  • Verkoj por diversaj instrumentoj
    • 1628 Kanzonoj kiuj anoncas la triosonatojn
  • Klaviceno aŭ orgeno
    • 1608 Fantazioj
    • 1615 Riĉerkaroj kaj kanzonoj
    • 1615 Tokatoj kaj partitoj
    • 1624 Kapriĉoj
    • 1624 : Riĉerkaroj, kanzonoj, kapriĉoj (1615 kaj 1624)
    • 1627 Tokatoj kaj partitoj
    • 1635 Fiori Musicali liturgie uzeblaj
    • 1637 : Tokatoj kaj partitoj (1615 et 1627)
    • 1645 (Postmortaj) kanzonoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]