Glano (peniso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Vira anatomio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Glano (apartigilo).
Skin bridge glans
Penisglano.
Glano kovrita de prepucio, parte malkovrita kaj tute malkovrita pro kuspo (retrotirigo) de prepucio.
Supra kaj malsupra flanko de homa glano; pro la retrotiriĝo de la prepucio, la penisa frenulo estas bone videbla sur la malsupra parto.

La glano (el la latina glans, glandis) , aŭ balano (el la greka βάλανος balanos, « glano »), estas la haŭta sentema strukturo, kun konusa bulboformo, kiu situas ĉe la ekstrema parto de la peniso. Ĝi konstituas la finan ekspansion de spongeca peniskorpo kaj aliĝas al la fina parto de la kavernoza peniskorpo. Sur ĝi malfermiĝas la uretra orifico, fina parto de la urina sistemo, tra laŭlonga fendo.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

La glano superstaras la penison, de kiu ĝi estas apartigita de balanoprepucia sulko. La spaco inter la glano kaj la trunko de la peniso estas nomata la "kolo"[1].] La cirkonferenco de la bazo de la glano elstaras laŭ cirkla ŝveletaĵo, kiu nomiĝas "krono de la glano" (aŭ komune "krono") [1]; ĝi vastigiĝas de la peniskorpo je ĉirkaŭ 0,3 cm dum kvieto inter 0 , 5 kaj 0,7 cm dum erektiĝo. La surfaco de la glano estas ĝenerale glata, kvankam frakcio de viraro enhavas papuletojn sur la surfaco de la glanokrono.

La histo de glano konsistas el mukozo tre vaskularigita kaj riĉe nervarigita, kio igas ĝin la plej sentema parto de la peniso[2].

Ĉe naskiĝulo kaj ofte en infanaĝulo, la glano mem ne videblas, ĉar komplete "gluita" kun la prepucio, la haŭto kiu tute kovras ĝin. Post kelkaj jaroj, laŭgrade la du estas apartigitaj permesante la glanon eliri la prepucion. En plenaĝeco, en plej kazoj, la glano estas kovrita kiam la peniso estas malstreĉata; sed kiam la peniso erektiĝas, la prepucio glitas reen aŭtomate, lasante la glanon elmontratan.

Tamen, malgraŭ ke la vira prepucio permesas tre facile ŝanĝi sian longon, tio ne estas ĉiam la kazo, ekzemple pri la plilongigo de la penisgrando dum pubereco, la glano povas ĉiam resti parte aŭ tute malkovrata, speciale se la viro havas mallongan prepucilongon. Pri kontraŭaj kazoj, ekzemple en la ĉeesto de troe longa prepucio kaj ne sufiĉe elasta, kiam la peniso erektiĝas la glano estas videbla nur permana kuspo.

Ĉiukaze, estas grave, ke la prepucio povas esti retrotirita sen malfacilaĵo sub la krono de la glano, por permesi seksan aktivecon kaj por higienaj kialoj.

Sentemo[redakti | redakti fonton]

La glano estas tre sentema parto de la peniso. Tial, iuj viroj malvolonte elmetas ĝin. Kutime, speciale dum adolesko, la glano aperas esti hipersentema al ajna kontakto. Sed tiu sento ĝenerale malpliiĝas dum tempo, danke al la fakto ke la glano kutimiĝas al eksteraj stimuloj. Fine ripeta elmetado de la glano ekster la prepucio, malgraŭ ke ĝi estas ĝene komence (aparte pro la malkomforto fare de la froteto kontraŭ la subvestoj), ne malutilas por tiu parto de la peniso. Kiel ekzemplo, kiam oni forigas la prepucion per cirkumcido, post iu tempo, sur la glano formiĝos tavoleto de keratino protektante la organon.

Higieno[redakti | redakti fonton]

Estas tre grave subteni bonan personan higienon kaj lavu per bona frekvenco eĉ la glanon (evitado, pri la necirkumciditoj, la amasiĝo sur ĝi de blanka "smegmo"). Estas utile en tiu senco, ekzemple, dum la duŝo, tute retrotiri la prepucion, lavu interne la tegaĵon de la ĉi-lasta kaj la penison kun akvo kaj neŭtra sapo aŭ milda kremo, sed ne tro ofte[3] . Ankaŭ estus rekomendinde, kiam finis, sekigu poste la penison, tiel ke la glano ne restu tro malseka. Plie, rekomendindas kuspi sian prepucion dum urinado por eviti ke urinlikvaĵo restu sub la prepucio. Pro ne taŭga higieno la glano povas suferis inflamon, dermatiton kaj balaniton[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]