Glatt (Rejno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glatt
Glatt ĉe Glattbrugg
rivero
Bazaj informoj
Longeco 35,9 km
Akvokolekta areo 400 km²
Averaĝa trafluo 12 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 435 m
Enfluejo Rejno
- Alteco 380 m
Geografio
Alfluantoj Leutschenbach, Katzenbach
kaj aliaj riveretoj
Rivero en Eŭropo
vdr
Glatt post ĝia elfluo el Greifensee
Vejro ĉe la elfuo de Glatt el Greifensee

Glatt estas rivero en Kantono Zuriko kun longeco de 38,5 km (kun Greifensee, ties ĉefalfluanto Ustermer Aa kaj Chämtnerbach, kiu alfluas al Pfäffikersee, ĝia tuta longeco estas 67 km). Ĝi el fluas el la lago Greifensee kaj alfluas ĉe Rheinsfelden en Glattfelden al la Rejno. La rivero trafluas la distriktojn Uster, Zuriko, Dielsdorf kaj Bülach.

Homa influo[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la rivero estas regulita kaj rektigita. La rivero trafluas la nordorientan parton de la urbo Zuriko kaj super ĝi pasas multnombraj strat- kaj fervojpontoj. Ĝis la jaro 2002 la rivero Glatt estis forte malpurigita por la rubakvo de la norda parto de la urbo Zuriko. En la jaro 2002 estis finkonstruita tunelo por la rubakvo al la moderna akvopurigejo en Limatvalo. Ek de tiam la akvo-kvalito de la rivero re-pliboniĝis.

Industria utiligiado[redakti | redakti fonton]

Jam en mezepoko oni utiligis la energion de la rivero per akvomuelejoj. La utiligado de la rivera energio ebligis en la 19-a jarcento la industriigon de la regiono kaj kunrespondecis por la ekonomia prospero de la Kantono Zuriko.

Komunumoj ĉe la rivero[redakti | redakti fonton]

Jenaj komunumoj troviĝas ĉe la bordo de Glatt: Fällanden, Schwerzenbach, Dübendorf, Wallisellen, Zuriko, Rümlang, Oberglatt, Niederglatt, Höri, Hochfelden, Bülach kaj Glattfelden.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]