Gloria

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto Gloria estas (kiel Gloria, „gloro“) ofta vorto en la latina biblio kaj en la liturgio de la latina eklezio, troviĝas tamen ankaŭ en la liturgio de la evangela diservo (plejofte kiel traduko de la hebrea kabod kaj greka doxa, rusa slawa). La gloro estas tie unu el la atributo de Dio (en la signifo de „grandiozeco“), kiu posedas ĝin, de kiu ĝi eliras kaj al kiu ĝi decas. Al homoj laŭsence ĝi ne decas (soli deo gloria - „Nur al Dio la gloro!“). La vorto ankaŭ estas uzata kiel mallongigo por la himno Gloria in excelsis deo (gloro estu por Dio en la alteco), kiu estas ero de la romkatolika liturgio

Ekesto[redakti | redakti fonton]

En la historio pri la naskiĝo de Jesuo (Luko 2) estas rakontita, ke la anĝeloj, post kiam ili heroldis al la paŝtistoj sur la kampo la mesaĝon pri la novnaskiĝinta mesio, kune gloris Dion.

Biblia latina versio[redakti | redakti fonton]

La vortoj, kiujn la vulgato redonas en la latina lingvo, estas:

Gloria in altissimis Deo
et in terra pax hominibus bonae voluntatis

En aliaj latinaj versioj la verso tekstas jene:

Gloria in excelsis Deo,
et in terra pax hominibus bonae voluntatis

Ĉe la lsta versio oni kunaŭskultas psalmon 148, 1, kiu en la latina versio invitas:

Laudate Dominum de caelis
laudate eum in excelsis.

Germana bibliotraduko[redakti | redakti fonton]

En la germanlingva Zurika bibliotraduko la verso tekstas jene:

„Gloro estu al Dio en la altecoj
kaj paco sur latero inter la homoj,
kiu al Dio plaĉas.“

Hymnus angelicus[redakti | redakti fonton]

Ĉar tiu ĉi gloro eliras de la anĝeloj kaj de la ĉielaj ĥoroj, oni ankaŭ nomas tiujn ĉi liniojn el la Luka evangelio "Hymnus angelicus", do "Anĝela laŭdkanto" aŭ "anĝelohimno".

Evoluo de la teksto[redakti | redakti fonton]

Tiun ĉi latinajn vortojn bibliajn el la evangelio laŭ Luko oni starigis antaŭ ŝatatan malnovkristana himno por savi ĝin de la verdikto de la koncilio de Laodikaia (inter 341 kaj 380), kiu malpermesis ĉiujn memfaritajn himnojn (Psalmi idiotici). La greka teksto troviĝas en la Kodekso Alexandrinus de la NT (5-a jarcento) kaj havis sian lokon en la (Matena laŭdo), kiel ankoraŭ hodiaŭ den la bizanca liturgio. La plej malnova formo en la latina troviĝas en la antifonaro de Bangor el la 7-a jarcento. En la tiama la gloria entenas nur malmultajn variigojn de la ĉitempe uzata teksto; ekz. la Sankta Spirito estis nomata tuj post la tekstloko Domine Fili unigenite, Iesu Christe kaj ne je la fino. La hodiaŭa versio estis uzata plej malfrue en la 9-a jarcento. Eble la versio originas de la S-ta Hilaro, kiel kelkfoje indikite dum la mezepoko.

teksto en la latina[redakti | redakti fonton]

Gloria in excelsis Deo et in terra pax hominibus bonae voluntatis. Laudamus te, benedicimus te, adoramus te, glorificamus te, gratias agimus tibi propter magnam gloriam tuam, Domine Deus, Rex caelestis Deus Pater omnipotens, Domine Fili unigenite, Iesu Christe, Domine Deus, Agnus Dei, Filius Patris, qui tollis peccata mundi, miserere nobis; qui tollis peccata mundi, suscipe deprecationem nostram. Qui sedes ad dexteram Patris, miserere nobis. Quoniam tu solus Sanctus, tu solus Dominus, tu solus Altissimus, Iesu Christe, cum Sancto Spiritu: in gloria Dei Patris. Amen.

teksto esperantigita[redakti | redakti fonton]

Gloro estu al Dio en la alteco kaj paco surtere al la homoj bonvolaj. Ni laŭdas Vin, ni bondiras pri Vi, ni adoras Vin, ni gloras Vin kaj dankas al vi pro via granda gloro: Sinjoro kaj Dio, Reĝo de l‘ ĉielo, Dio kaj Patro ĉiopotenca, Sinjoro de l‘ ununura Filo, Jesuo Kristo. Sinjor‘ Dio, Ŝafido Dia, Filo de l‘ Patro, kiu toleras la pekadon de l‘ mondo: kompatu nin; kiu toleras la pekadon de l‘ mondo: alprenu nian preĝon; Vi sidas dekstre de l‘ Patro: kompatu nin. Ĉar estas sole Vi la Sankta, sole Vi la Sinjoro, sole Vi la plej Alta, Jesuo Kristo, kun la Sankta Spirito: en la gloro de l‘ Dio Patra. Amen.

La gloria en la liturgio[redakti | redakti fonton]

En la frua kristaneco la Gloria komence ne estis fiksa ero de la sankta meso. La himno estis parto de nur konkretaj liturgioj kiel ekz. la papomeso. Poste ĝi iĝis parto de episkopomesoj – episkopojn oni rigardis pro iliaj pli altaj ordinoj kiel pli similaj al anĝeloj, kaj pro tio ili ili rajtis kanti la anĝelkanton. Ili turniĝis por tio al la popolo, kaj post la himno al la altaro. Ĝis la 12-a jarcento simplaj sacerdoto tamen rajtis kanti la himnon nur je pasko kaj je la tago de siaj ordinadoj.

Post la Liber Pontificalis papo Telesphorus enigis la Gloria-n kiel fiksan eron en la meson. Tio ŝajnas esti tre frua datigo; tamen oni povas konkludi el tio, ke ĝi jam estis fiksa ero de la liturgio de la okcidenta kristanoj plej malfrue ĝis 530, kiam ekestis la Liber Pontificalis. Post la Liber Pontificalis la uzo de la Gloria por dimanĉoj kaj martirfestoj estis permesita far’de papo Simako komence de la 6-a jarcento.

Tamen laŭ postlasita raporto de la abato Berno von Reichenau pastroj ankoraŭ en la 11-a jarcento demandis, kial ili rajtas kanti la Gloria-n nur je kristnasko. Ple malfrue je la fino de tiu ĉi jarcento ĝi estus fiksa ero de la ordinariumo, kiun poste fiksis papo Pio la 5-a distanciĝante de sekulara, antaŭ ĉio imperiestra „gloro“.

La Gloria apartenas ekde tiam al la ordinariumo (la ĉiam samaj tekstoj) de la meso, kaj multaj komponistoj el ĉiuj epokoj muzikigis ĝin. En la katolika eklezio oni kantas ĝin kutime nur je dimanĉoj kaj festotagoj ekster la advento kaj karesmo. La Sanktan Ĵaŭdon ĝi eksonas solene kaj estas reaŭskultebla en la Antaŭpaska Vespero. Laŭtradicie la komunuma kantado inter tiuj ambaŭ gloriae ne estas akompanata nek de instrumentoj nek de la sonoriloj. En la oktavsemajnoj (pasko kaj kristnasko) la gloria estas kantata ĉiun tagon.

Gloria Patri[redakti | redakti fonton]

Per la sama vorto komencas la t.n. malgranda aŭ trinita Doksologio, kiu originas el la 4-a jarcento kaj finigas en la liturgio de la horoj ĉiun psalmon kaj ĉiun kantikon (lat./ger.):

Gloria Patri et Filio et Spiritui Sancto, sicut erat in principio et nunc et semper et in saecula saeculorum, amen.
Gloro estu al la Patro kaj la Filo kaj la Spirito Sankto, kiel estis en la komenco, tiel ankaŭ nun kaj ĉiun tempon kaj en eterno. Amen.

Ankaŭ tiun ĉi oni ofte muzikigis kadre de magnifikato- kaj psalm-komponaĵoj (vd. vespro).

Muzikigoj de la gloria[redakti | redakti fonton]

la plejmultaj muzikigoj de la gloria estas parto de kompleta meso, konsista el Kyrie, Gloria, Credo, Sanctus kaj Agnus Dei En kelkaj kazoj oni komponis la Gloria-n kiel memstara peco..

La Gloria en la evangela diservo[redakti | redakti fonton]

En la evangela liturgio kutime ekzistas rekta nacilingva traduko de la Gloria, sed oni pli kaj pli anstataŭas tiun per nacilingvajn kantojn, kiuj rekte rilatas al la enhavo de la himno sen esti ĝia rekta traduko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Vulgata - Biblia Sacra iŭta vulgatam versionem, Stuttgart 1969, ISBN 3-438-05303-9
  • Novum Testamentum Latine, Textum Vaticanum, Stuttgart 1971

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ewald Jammers, artikolo "Gloria", en: Die Religion in Geschichte und Gegenwart, Band 2, Tübingen 1958, ISBN 3-16-145098-1, Sp. 1627
  • Karl Ferdinand Müller, artikolo "Das Gloria in excelsis", in: Leiturgia. Handbuch des evangelischen Gottesdienstes, vol. 2, Stauda-Verlag Kassel 1955, S. 23-29

Vd.ankaŭ[redakti | redakti fonton]