Glovera Ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glovera Ĝardeno
ĝardenosubĉiela muzeomuzeo [+]

Koordinatoj32° 44′ 4″ N, 129° 52′ 8″ O (mapo)32.73444444129.86888889Koordinatoj: 32° 44′ 4″ N, 129° 52′ 8″ O (mapo) [+]
Areo0 km² (0,31 ha) [+]

Glovera Ĝardeno (Japanio)
Glovera Ĝardeno (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Glover Park, Nagasaki [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Glover Domo konata kiel Ipponmacu (Sola Pinarbo) el desegno de 1863. La arbo estis forhakita komence de la 20a jarcento.
La ĝardeno.

La Glovera Ĝardeno (aŭ en angla Glover Garden kaj en japana グラバー園 Gurabāen) estas parko en Nagasako, Japanio, konstruita por Thomas Blake Glover, nome skota komercisto kiu kontribuis al modernigo de Japanio en ŝipkonstruado, karbominado kaj aliaj kampoj. En ĝi staras la Glover Domo, la plej antikva okcidentstila domo survivanta en Japanio kaj elstara turisma allogaĵo de Nagasaki.

Gi situantas sur la monteto Minamijamate super la haveno de Nagasaki. Ĝi estis konstruita de Hidenoŝin Kojama de la insulo Amakusa kaj kompletigita en 1863. Ĝi estis deklarita Grava Kultura Loko. Ĉar la domo kaj ties ĉirkaŭoj rememoras la operon de Puccini, ĝi estas ankaŭ konata kiel "Domo de Madama Butterfly." Statuoj de Puccini kaj de fama operkantistino Miura Tamaki, famigita pro sia rolo kiel Cio-Cio-san, staras en la parko ĉe la domo. Tiu domo estis ankaŭ la ejo por renkontoj de Glover kun ribelaj samurajoj partikulare el la Ĉoŝu kaj Sacuma.

La parko estas malferma al la publiko kaj allogas preskaŭ 2 milionojn da vizitantoj jare.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Finn, Dallas. (1995). Meiji Revisited: The Sites of Victorian Japan Weatherhill.

32° 44′ 4″ N 129° 52′ 8″ O / 32.73444 °N, 129.86889 °O / 32.73444; 129.86889 (mapo)