Gluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gluo
klaso de kemiaĵoj laŭ uzo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
Oftaj gluoj

Gluo estas duonlikva substanco, kiu, ŝmirita sur du objektoj, forte kunigas ilin sekiĝinte[1]. Ekzistas gluoj por papero, gumo, ligno, plastoj, porcelano, eĉ metaloj.

Gluitaj juntoj - en teĥnologio de metalkunigado en lastaj jaroj aperis nova progresiva maniero, la gluado per sintezaj rezinoj.

Glujuntojn oni devas solvi alie ol veld- aŭ lutjuntojn, ĉar gluitaj juntoj estas tre firmaj je tiro kaj je tondo (ŝovo), sed tre malfirmaj je deskvamiĝo. Ĉe juntoj, kie oni povas eviti streĉon je diskvamiĝo, estas avantaĝe kombini gluitan junton kun konvene lokitaj nitoj.

Por glui juntojn oni produktas gluojn sur bazo de epoksifenolaj rezinoj. Juntoj gluitaj per tia gluo havas tondan firmecon dum statika streĉo ĝis 35 MPa, dum dinamika streĉo ĝis 16 MPa. Pro sia produktiva kaj ekonomia avantaĝa teĥnologio la glujuntojn oni uzas en maŝina, aŭtomobila, avia kaj elektroteĥnika industrioj.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]