Gmünd (Malsupra Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gmünd
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Aŭstrio
Federacia lando Malsupra Aŭstrio
Distrikto Distrikto Gmünd
Adreso Schremser Straße 6
Poŝtkodo 3950
Aŭtokodo GD
Telefonkodo 02852
Kodo laŭ Oficiala Municipokodo 3 09 08
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Otto Opelka (SPÖ)
Demografio
Loĝantaro 5 182  (2022) [+]
Loĝdenso 206 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 46′ N, 14° 59′ O (mapo)48.76666666666714.983333333333Koordinatoj: 48° 46′ N, 14° 59′ O (mapo) [+]
Alto 485 m [+]
Areo 25,1 km² (2 510 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gmünd (Malsupra Aŭstrio)
Gmünd (Malsupra Aŭstrio)
DEC
Gmünd
Gmünd
Situo de Gmünd
Gmünd (Aŭstrio)
Gmünd (Aŭstrio)
DEC
Gmünd
Gmünd
Situo de Gmünd

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gmünd, Lower Austria [+]
vdr

Gmünd [Gmind] (Malsupra Aŭstrio) estas distrikta ĉefurbo en nordokicenta Waldviertel (Arbara Regiono). Gmünd situas sur la 15-a meridiano, rekte limtuŝas Ĉeĥan Respublikon. La unua centjaro de la komunumo estis trankvila. Pli rapidan evoluon alportas nur konstruo de fervoja linio de la imperiestro Francisko Jozefo. Jam la 1-an de novembro 1869 oni malfermas al trafiko la unuan parton Eggenburg-Gmünd-České Budějovice, post du jaroj la linio estas ekspluatata ĝis Prago (Ĉeĥa Respubliko). Ekde tiam prosperis industrio ŝtonhakista, vitrofarista kaj teksa.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Urboplaco de Gmünd.

Urba paroĥeja preĝejo, konstruita en 13-a jarcento estas konsekrita al Sankta Stefano. En la 15-a jarcento la romana preĝejo estis detruita, sed oni denove konstruis ĝin en gotika stilo. Internaĵo de la preĝejo estas trakonstruita en baroka stilo.

Evangelia preĝejo estis en la jaro 1911 inaŭgurita. La financan rimedojn pliparte donacis Societo de Gustav Adolf, parte estis kolektitaj per privataj kolektoj.

Kastelo Gmünd. Enirejo de la Urboplaco al la Kastelparko.

Kastelo certe estas la plej malnova kontruaĵo en la urbo. Ĝia aspekto estis kelkfoje ŝanĝata per alkonstruoj kaj trakonstruadoj. Ankaŭ la posedantoj dum la tempo foje ŝanĝiĝis. En 1985 Habsburga-Lotringa havaĵadministrejo vendis la kastelon al loĝeja kompanio. Apuda parko, en kiu oni povas vidi multajn botanikajn unikaĵojn, estis aĉetita de la urba komunumo Gmünd.

Grafitiaj domoj sur la urba placo devenas el 16-a jarcento, surprizigaj per multekostaj fasadoj kaj pinakloj.

Preĝejo je la Sankta Koro en Gmünd.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Malnova urbodomo, urba muzeo estas en la jaro 1988 renovigita en origina stato kaj nun servanta kiel urba muzeo. Urba muzeo montras la evoluon historian kaj ekonomian de la urbo.

Malnova forĝejo - muzeo "por enrigardi" estas tipa malnovstila forĝejo, vivinta precipe per enspezoj por hufumado de ĉevaloj kaj fabrikado de lignaj radoj por veturiloj.

Muzeo de la ŝtonoj. Sub la gvida ideo "Ŝtonoj parolas" la muzea parto "Ŝtonhakisto kaj lia gildo" peras vivan superrigardon pri ŝtonhakado kaj arto prilabori ŝtonon de tempo ĉirkaŭ 2000 antaŭ nia erao ĝis fine de 20-a jarcento.

Vitrofarista muzeo montras la historion ekde apero de vitrofarejoj en la apudlima aŭtria-ĉeĥa regiono, metiistan ilaron de la vitrofaristoj kaj artproduktojn el 17-a ĝis 20-a jarcentoj.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]