Gnathostomulida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gnathostomula paradoxa Sylt.tif
Gnathostomula paradoxa Sylt

Gnathostomulida, aŭ Gnatostomuledoj, estas malgranda filumo de preskaŭ mikroskopaj maraj animaloj. Ili loĝas en sablo kaj koto ĉe neprofundaj marbordaj tajdaj akvoj kaj povas survivi en medioj kun relative malalta kvanto da oksigeno. Ili estis por la unua fojo rekonataj kaj priskribitaj en 1956.[1]

Plej gnatostomuledoj estas 0.5 al 1 milimetrojn longaj. Ili estas ofte sveltaj al fadenformaj vermoj, kun ĝenerale travidebla korpo. Ĉe multaj Bursovaginoidea, unu el la ĉefaj grupo de gnatostomuledoj, la kolregiono estas iomete pli mallarĝa ol la cetero de la korpo, kio havigas al ili distingan kapon.[2]

Ordoj kaj subordoj[redakti | redakti fonton]

  • Filospermoidea
  • Bursovaginoidea
    • Conophoralia
    • Scleroperalia

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ax, P. (1956). "Die Gnathostomulida, eine rätselhafte Wurmgruppe aus dem Meeressand". Abhandl. Akad. Wiss. U. Lit. Mainz, math. - naturwiss. 8: 1–32.
  2. Barnes, Robert D. (1982). Invertebrate Zoology. Philadelphia, PA: Holt-Saunders International. pp. 311–312. ISBN 0-03-056747-5.