Gobelino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gobelina mur-tapiŝo en la Pariza Muzeo Nissim de Camondo (ĉ. 1680)

Gobelinogobeleno (el la franca: Gobelin, nomo de familio kiu starigis la manufakturon Gobelin), pli ĝenerale ankaŭ bildotapiŝo, estas arta mur-tapiŝo. La bildoj estas enteksataj per teksmaŝino.

Laŭ Francisko Azorín gobeleno estas Ĉiu fama arta tapiŝo tekstita en la Pariza fabriko, kiu [tiele: sen akuzativo] fondis Johano Gobelin, 15a jc.[1] Li indikas etimologion el Gobelin, propra nomo de artemaj tapiŝoteksistoj.[2]

Funkcio de la bildo-/murtapiŝoj[redakti | redakti fonton]

La artaj teksaĵoj plenumis krom ornamaj ankaŭ diversajn praktikajn taskojn: unue tiun de varmoizolado, kio plibonigis la ĉambroklimaton, kaj due ili solvis la akustikajn problemojn en grandaj, altaj ĉambroj. Sed ne sufiĉas konsideri la praktikajn utilojn de murtapiŝoj, ĉar la enteksitaj bildoj ankaŭ plenumis instruajn funkciojn. Ekzemple la bildotapiŝoj de la Supra Rejnlando, montrantaj sovaĝulojn aŭ fabelbestojn , estas postulinvito, vivi laŭ kortumaj reguloj. La sovaĝuloj respegulas la kortuman-kavaliran idealon, kiun fervore sekvu la rigardanto. Tiuj ĉi bildotapiŝoj tamen estis ofte fiksitaj tiel alte sub la plafono de la ĉambroj, ke izola efiko estas neebla kaj neenda.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

Vera permane teksita bildotapiŝo ekestas sur vertikala aŭ horizontala teksmaŝino. Oni enteksas fibrojn el lino kaj kotono por la forte streĉataj varpoj, kaj por la veftoj oni uzas lanon, sedon, foje ankaŭ linon kaj, se temas pri altvaloraj verkoj, fibrojn el arĝento kaj oro . Oni enteksas la bildon sur la dorsoflanko de la ekestanta verko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tapiŝo de Croy el 1554/1556, nun posedaĵo de la Universitato Ernst Moritz Arndt je Greifswald

La bildoteksado apartenas krom la teksado kaj la ceramiko al la plej malnovaj metiaj artoj de la homaro. Ĝi estis praktikata jam antaŭ jarmiloj. Sian florepokon la bildotapiŝa teksado travivis en la mezepoko kaj en la renesanco, ekzemple en la milflorismaj murtapiŝoj.

La plej malnovaj ekzistaj fragmentoj de bildoteksaĵoj estas tombo-aldonaĵoj, kiuj danke al la seka dezertoklimato de Egiptujo konserviĝis trans jarmiloj. Al la plej malnovaj postlasaĵoj de bildoteksado en okcidenta Eŭropo apartenas la mezepokaj verkoj el la 12-a kaj 13-aj jarcentoj, kiujn oni gardas en la katedralo de Halberstadt, Germanujo, (Abraham-Tapiŝo proksimume 1150, la plej malnova teksita bildotapiŝo en Eŭropo)[3] kaj grandaj ciklo ekestintaj je la fino de la 13-a jarcento en Francujo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 83.
  2. Azorín, samloke.
  3. Katedrala trezoro de Halberstadt. Arkivita el la originalo je 2015-02-19. Alirita 2015-02-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]