Golfa araba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfa araba
Mapo
lingvo • moderna lingvodialekto
Duoninsula araba dialekto
Skribo araba alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 afb
  Glottolog gulf1241
Angla nomo Gulf Arabic
Franca nomo arabe du Golfe
vdr

La Golfa arabaĥalijia (el la klasika araba خليجي ḫalīǧī, golfarabe [xæˈliːd͡ʒiː] aŭ اللهجة الخليجية al-lahǧah al-ḫaliǧiyyah [ælˈlæhd͡ʒæ l.xæˈliːˌd͡ʒijːæ]) estas vario de la araba etendita tra la marbordaj regionoj de la Persa Golfo kaj de kelkaj partoj de la interno de la Araba duoninsulo. Ĝi estas la parola lingvo uzata en Kuvajto, oriento de Sauda Arabio, Barejno, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj sudoriento de Irano.[1] Lingve ĝi estas konsiderata proksima al la araba de Naĝdo. Ene de la Golfa araba, la araba de Barejno kaj la omana araba montras la plej grandajn diferencojn pri koresponda interkompreneblo, pro kio ofte ili estas referencataj kiel sendependaj varioj.

Ĝi estas parolata de 6.8 milionoj da parolantoj (2016).[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. McCarus, Hamdi A. Qafisheh ; (1977). «Introduction». A short reference grammar of Gulf Arabic (en angla). Tucson, Ariz.: University of Arizona Press. p. xvii. ISBN 0-8165-0570-5.
  2. Gulf Arabic en Ethnologue (19a eld., 2016)