Gopinath Kaviraj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gopinath Kaviraj
Persona informo
গোপীনাথ কবিরাজ
Naskiĝo 7-an de septembro 1887 (1887-09-07)
en Dhamrai Upazila
Morto 12-an de junio 1976 (1976-06-12) (88-jaraĝa)
en Varanasio
Religio hinduismo vd
Lingvoj sanskrito vd
Ŝtataneco BaratoDominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Allahabad vd
Profesio
Okupo filozofobibliotekisto vd
Verkado
Verkoj Tantrik Vangmaya Mein Shakta Drishti vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gopinath Kaviraj (naskiĝis la 7-an de septembro 1887 en Dhamrai, Orienta Bengalo, mortis la 12-an de junio 1976 en Varanasio) estis barata sciencisto, jogano kaj filozofo. En 1934 barata registaro atribuis al li, aprobe al grandioza scio, titolon mahamahopadhjaja.

Scienco[redakti | redakti fonton]

En gepatra vilaĝo frekventis anglalinvan lernejon, kaj poste edukiĝis en Dako. En 1906 daŭrigis studojn en Ĝajpuro (Raĝastano), elektante por si la lokon liberan de malario, je kiu li pli frue ekmalsanis. Post kvar jaroj iris al Varanasio, kie studis en Queens College (Sanskrita Universitato) sub gvido de d-ro Artur Venis, ĉe kiu pasigis ekzamenojn i.a. pri paleografio, numismatiko kaj fonetiko. Ĉe profesoro Norman studis prakritan kaj palian literaturon kaj ankaŭ gramatikon, krome lernis la germanan kaj la francan. Ĉe pandito Vamaĉarana Bhattaĉarja studis filozofion de njaja kaj vedanton. Dum postdiplomaj studoj specialiĝis pri rokaj surskriboj de Aŝoko kaj en skribo de Guptoj.

Laboro[redakti | redakti fonton]

Post fondo de scienca biblioteko Sarasvati-Bhavan en 1914 iĝis ĝia direktoro, kie ankaŭ instruis sanskriton. Li verkis artikolojn en nove fondita Historia Societo en Utar-Pradeŝo. Kune kun d-ro Venis komencis eldoni du seriajn publikaĵojn: Sarasvati Bhavan Texts kaj Sarasvati Bhavan Studies. En 1924 iĝas direktoro de Government Sanskrit College (Sanskrita Universitato). En 1937 maldungiĝis pro ekmalsaniĝo je beribero. Kiel guruo grihastho en propra domo transdonis spiritan sciencon kaj kulturon kun veda scio. Li mem la plej valoran inicon pri suna scio ricevis de Ŝri Visiuddhananda Paramahansa, ĉe kiu pli frue ekkonis jogon. Siajn instruistoj priskribis en libro Renkontoj kun sadhuoj kaj ĉeesto kun sanktuloj. Enamiĝinta en sankta urbo Varanasio en postaj jaroj de sia vivo iĝis adepto de Anandamaji Ma.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekster sanskrito ofte verkis bengale, en hindi kaj en la angla, kiel ekz. ĉapitron pri filozofio de ŝaktoj en History of Philosophy Eastern and Western, Bibliography of Nyaya Vaisheshika Literature kaj The Aspects of Indian Thought. Premion de Sahitya Akademi en 1965 ricevis pro la libro Tāntrik vānmay mem śākta drsti.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gopinath Kawiradż, Pogląd siaktyjski w literaturze tantrycznej (Ŝakta vidpunkto en tantrisma literaturo), traduko de Anna Rucińska, Warszawa 2014, p. 433 ISBN 978-83-938477-3-0
  • Manishi ki Lokyatra - Dr Bhagavati pandit Singh, 3-a eldono 1987 en Vishvavidyalaja Prakashan Varansi - modela biografio en hindi