Grado (Italio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grado
Grado
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco GO Gorico
Komunumaro Carso Isonzo Adriatico
Geografia situo 45° 41′ N, 13° 24′ O (mapo)45.68333333333313.4Koordinatoj: 45° 41′ N, 13° 24′ O (mapo)
Alto super marnivelo 2 m
Areo 114 km²
Loĝantaro 7658 (2023)
Loĝdenso 69 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Boscat, Fossalon, Pineta, Primero, Val Cavarera
Najbaraj komunumoj Aquileia (UD), Fiumicello (UD), Marano Lagunare (UD), San Canzian d'Isonzo, San Giorgio di Nogaro (UD), Staranzano, Terzo d'Aquileia (UD), Torviscosa (UD)
Patrono Hermagoras kaj Fortunatus
Festa tago 12-a de julio, la patrona memortago
Nomo de loĝantoj gradesi
Poŝtkodo 34073
Imposta kodo E125
Kodo laŭ ISTAT 031009
Telefona prefikso 0431
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Grado estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. En la loka veneta dialekto ĝi nomiĝas Gravo, en la friula Grau. La nomo venas el la latina lingvo, en kiu "ad gradus" signifas "ĉe la ŝtupoj"; tiuj ŝtupoj laŭdire rilatas al iama ŝipkanalo. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenis al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Carso Isonzo Adriatico, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso identas al la antaŭa provinco - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico".

Fine de 2023 en la komunumo vivis 7 658 loĝantoj - fine de oktobro 2022 estis 7 731: sekve daŭre temas pri la kvara plej granda komunumo de la provinco aŭ regiona unuo. Kristanaj patronoj estas la martiroj Hermagoras kaj Fortunatus, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Aquileia (UD), Fiumicello (UD), Marano Lagunare (UD), San Canzian d'Isonzo, San Giorgio di Nogaro (UD), Staranzano, Terzo d'Aquileia (UD), Torviscosa (UD).

Grado situas sur duna insulo, nomata "Insulo de Oro", proksime de la bordo de Adriatiko, ĉe la riverbuŝo de Isonzo. Ĝi estas grava turisma kaj baneja centro, kiu ricevis la kromnomon "unua Venecio".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotaro[redakti | redakti fonton]