Grafika novelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezento de buntaĵo
René Goscinny en 1971 kun siaj Asteriksoj

Grafika noveloGrafika romano estas libro formita el enhavo de bildstrioj. Kvankam la vortoj "novelo" aŭ "romano" normale aludas al mallongaj aŭ longaj fikciaj verkoj, la termino "grafika novelo" estas aplikita larĝe kaj inkludas fikcion, nefikcion, kaj antologian verkaron. Ĝi distingas el la termino "bildstria libro", kiu estas uzata por bildstriaj periodaĵoj.

La plej frua konata uzo de la anglalingva termino "graphic novel" okazis en 1964. Ĝi estis popularigita ĉefe en la komunumo de ŝatantoj de bildliteraturo post la publikigo de la verko de Will Eisner nome A Contract with God (1978) kaj iĝis familiara al la publiko en la fino de la 1980-aj jaroj post la komerca sukceso de la verkoj de Frank Miller nome The Dark Knight Returns (1986), de Alan Moore kaj Dave Gibbons Watchmen (seriigita en 1986 kaj 1987, kolektita en 1987), kaj la unua volumo de la fama verko de Art Spiegelman nome Maus (seriigita el 1980 al 1991, kolektita en 1991). La usona asocio Book Industry Study Group inkludas "graphic novel" kiel kategorio en librovendejoj,[1] kaj same okazas en plej gravaj librovendejoj de urboj tutmonde. En Eŭropo ĉefaj grafikaj noveloj estas de famaj aŭtoroj kiaj Milo Manara, René Goscinny, Hergé, Hugo Pratt, Albert Uderzo ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BISAC Subject Headings List, Comics and Graphic Novels. Book Industry Study Group. Arkivita el la originalo je 14a de Aprilo, 2015. Alirita 9a de Julio, 2015. Arkivigite je 2015-04-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-14. Alirita 2015-12-07.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Graphic Novels: Everything You Need to Know de Paul Gravett
  • Understanding Comics: The Invisible Art de Scott McCloud
  • The Victorian Age: Comic Strips and Books 1646-1900 Origins of Early American Comic Strips Before The Yellow Kid, Overstreet Comic Book Price Guide #38 2008 pages 330-366 de Robert Lee Beerbohm, Doug Wheeler, Richard Samuel West kaj Richard D. Olson, PhD
  • Weiner, Stephen & Couch, Chris. Faster than a speeding bullet: the rise of the graphic novel, NBM, 2004, ISBN 978-1-56163-368-5
  • BestGraphicNovels.co Arkivigite je 2020-08-17 per la retarkivo Wayback Machine Graphic novel review site featuring primarily DC and Marvel comic books
  • The Graphic Novel: An Introduction de Jan Baetens kaj Hugo Frey
  • The System of Comics de Thierry Groensteen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]