Granda malsatego en Irlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La granda malsatego (irlande An Gorta Mór, angle Great FamineIrish potato famine) estis malsatego en Irlando inter 1846 kaj 1851.

Tio estis sekvo de plurjara malbona rikolto de terpomo inter 1846 kaj 1849. La kaŭzo de terpoma elfalo estis la fungo terpoma fitoftoro (Phytophtora infestans), kiu neniigis la tutan terpoman rikolton de postsekvaj jaroj. Ĉar la terpomo estis antaŭ ĉio la baza nutraĵo por la malriĉa loĝantaro en la 19-a jarcento (disvastiĝis inter 1650-1780-aj) , tiu rikoltomanko kaŭzis malsatmorton de 1846 ĝis 1851 de ĉ. 500.000 ĝis 1.000.000 gaeloj kaj devigis elmigri plian unu milionon, ĉefe al Kanado, Aŭstralio kaj al Usono.

Tiutempe regis en Grand-Britio la ekonomia politiko de laissez-faire, kio instigis la registaron fari apenaŭ ion kontraŭ la amasa malsato. Tiutempe oni eksportis, liveris grenojn preter la malsategantoj.

La loĝantaro de Irlando neniam estis akironta la nombron, antaŭan de la granda malsatego.

Tiu malsatego inspiris verki divestipajn poemojn, kantojn kiel ekz. The Fields of Athenry.

vidu ankaŭ: fitoftoro, Granda malsatego en Ukrainio (Holodomoro 1931?-1933?)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]