Gregory Peck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gregory Peck
Oskar-premiito
Gregory Peck en 1973, de Allan Warren
Gregory Peck en 1973, de Allan Warren
Persona informo
Gregory Peck
Naskonomo Eldred Gregory Peck
Naskiĝo 5-an de aprilo 1916 (1916-04-05)
en Usono La Jolla, Kalifornio
Morto 12-an de junio 2003 (2003-06-12) (87-jaraĝa)
en Usono Los Angeles, Kalifornio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per bronkopneŭmonito vd
Tombo Katedralo de Dia Patrino Anĝela en Los-Anĝeleso vd
Religio katolikismo vd
Etno angla usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko San-DiegoLos-AnĝelesoLa Jolla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Ŝtata Universitato de San Diego • Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • San Diego High School • Neighborhood Playhouse School of the Theatre vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Patrino Bernice Mae Ayres vd
Edz(in)o Greta Kukkonen (1942-1955)
Veronique Passani (1955-2003)
Infanoj Cecilia Peck • Stephen Joseph Peck vd
Profesio
Okupo filmaktoro • ĝenra aktoro • filmproduktoro • teatra aktoro • televida aktoro • aktoroproduktoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1944-1999
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Oskar-premio
Plej bona aktoro
1962 - To Kill a Mockingbird
Jean Hersholt Humanitarian Award
1968 - por helpo en humanitaraj demandoj
Premio Ora Globo
Plej bona aktoro en filma dramo
1947 - The Yearling
1963 - To Kill a Mockingbird
Cecil B. DeMille Award
1969 - por tutviva laboro
Plej bona aktoro en apuda rolo en miniserio
2004 - Blanka baleno
César
Honora Cesaro
1995 - por tutviva laboro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gregory PECK (5-an de aprilo 1916 - 12-an de junio 2003) estis usona film-aktoro.

Li naskiĝis en Kalifornio, en La Jolla, kiel Eldred Gregory Peck. Dek-jaraĝa li estis sendita al rom-katolika milita lernejo en Los Angeles. Post abiturientiĝo li studis unu jaron en la universitato de San Diego, certan tempon laboris ĉe petrol-kompanio kaj en 1936 komencis studi ĉe Kalifornia Universitato en Berkeley kaj ludi en lerneja teatro. En 1939 li transiris al Novjorko por studi ĉe Neighborhood Playhouse.

Li rolis en pli ol kvindeko da filmoj, ekz. Miliona bankbileto laŭ Mark Twain, en aventuraj filmoj el Sovaĝa Okcidento, en psikologiaj filmoj de Alfred Hitchcock, batalis kun infana diablo, rolis kiel Lincoln, oficiro, eĉ kiel nazia Josef Mengele ktp.

En 1989 li ricevis premion por la tutviva verkaro de la Amerika Film-Instituto.

Peck edziĝis en 1942 al Greta, kun kiu li havis tri filojn (Jonathan, Stephen, Carey). Post divorco en 1954 li edziĝis al Veronique Passani, kun kiu li havis du infanojn (Anthony, Cecilia) kaj ĉe kiu li mortis en la aĝo de 87 jaroj en ilia hejmo en Los-Anĝeleso.

En 1993 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Filmoj de Gregory Peck[redakti | redakti fonton]

  • Days of Glory (1944)
  • Keys of the Kingdom' (1944) Oskar-kandidatiĝo
  • Spellbound (Usono, 1945)
  • Duel in the Sun (Usono, 1946)
  • The Yearling (1946) Oskar-kandidatiĝo
  • Gentleman's Agreement (1947) Oskar-kandidatiĝo
  • Twelve O'Clock High (1949) Oskar-kandidatiĝo
  • The Gunfighter (1950)
  • Roman Holiday (1953)
  • To Kill a Mockingbird (1962) Oskar-premio
  • Cape Fear (1962)
  • Moby Dick (1956, ĉefrolo de Ahab)
  • The Stalking Moon (1969)
  • MacArthur (1977)
  • The Boys from Brazil (1978)
  • Amazing Grace and Chuck (1987)
  • Old Gringo (1989)
  • Cape Fear (1991)
  • Moby Dick (1998, flankrolo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]