Grizkapa fiŝaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa fiŝaglo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Ichthyophaga Ichthyophaga
Specio: Grizkapa fiŝaglo Ichthyophaga ichthyaetus
(Horsfield 1821)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizkapa Fiŝaglo (Ichthyophaga ichthyaetus) estas rabobirdo de familio Akcipitredoj, kiel agloj, maragloj kaj aliaj, sed ne estas de la sama familio de Fiŝaglo, nome Pandionedoj, kiu enhavas nur tiun ununuran specion laste menciatan.

Grizkapa Fiŝaglo bredas en suda Azio el Barato kaj Srilanko ĝis sudorienta Azio kaj Filipinoj. Temas pri loĝanta -nemigranta- arbara birdo kiu konstruas neston el bastonetoj en arbo proksima de akvo kie la ino demetas el 2 ĝis 4 ovojn. Kovado daŭras unu monaton.

Grizkapa Fiŝaglo estas granda fortika rabobirdo de ĉirkaŭ 70-75 cm longa. Plenkreskuloj havas malhelbrunajn flugilojn kaj dorson, a grizan kapon kaj ruĝbrunan bruston. Suba ventro, krurplumaro kaj vosto -kun nigra bordo- estas blankaj kaj tiuj blankaĵoj sufiĉe kontrastas kun la tutbruna korpo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas flavecajn kapon, subajn partojn kaj subflugilojn malhele striitajn.

Grizkapa Fiŝaglo laŭ ties esperanta, nacilingvaj kaj scienca latinlingva nomoj manĝas prefere fiŝojn kiujn kaptas en lagoj kaj grandaj riveroj. Sed povas manĝi ankaŭ birdojn kaj etajn mamulojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]