Grupo de Fakuloj de Unuiĝintaj Nacioj pri Geografiaj Nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grupo de Fakuloj de Unuiĝintaj Nacioj pri Geografiaj Nomoj
expert group • internacia organizaĵo
Komenco 1967 vd
Ĉefestro(j) Helen Kerfoot • Pierre Jaillard vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Fakuloj dum la 26a Sesio de la Grupo de Fakuloj de Unuiĝintaj Nacioj pri Geografiaj Nomoj (2a–6a de majo 2011, Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Vieno).

La Grupo de Fakuloj de Unuiĝintaj Nacioj pri Geografiaj Nomoj (GFUNGN, aŭ laŭ anglalingva nomo UNGEGN) estas unu el la naŭ Grupoj de Fakuloj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ESKUN, aŭ laŭ anglalingva nomo ECOSOC) kiu traktas pri la enlanda kaj internacia normigo de geografiaj nomoj. Ĉiun kvinan jaron oni okazigas la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri la Normigo de Geografiaj Nomoj. La Grupo intencas plenumi la rezolucion 715 A (XXVII) de la 23a de aprilo de 1959 de la Ekonomia kaj Socia Konsilio.

La celo de tiu Grupo de Fakuloj, intencas plenumi la unuformecon de la geografiaj nomoj, konsiderante la teknikajn problemojn kaj ĝeneralajn kaj regionajn de la partoprenantaj landoj. Oni aranĝis gvidilojn kaj procedurojn — ĉefe lingvajn — kiuj povu estis sekvitaj por la normigo de la propraj nomoj de la diversaj landoj.

La ONU patronis la formadon de laborgrupoj de fakuloj pri lingvaj sistemoj kaj geografiaj nomoj. La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj invitis la registarojn de la interesitaj landoj disponigi konsilistojn kiuj formu la laborgrupojn.[1]

Oni emfazis la gravon normigi la geografiajn nomojn por prilabori kartografiajn mapojn kaj naciajn kaj internaciajn, montrante la profitojn atingeblajn pere de la normigo de la geografiaj nomoj. Por tio, oni studis kaj proponis la principojn, politikojn kaj metodojn por solvi la problemojn de naciaj kaj internaciaj normigoj.[2]

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Parolantoj[redakti | redakti fonton]

La Parolantaro de GFUNGN konsistas el Ĉefparolanto, du Vic-Parolantoj kaj du Informistoj. La nuntempa Parolantaro estas komponita jene:

  • Ĉefparolanto: Pierre Jaillard (Francio)
  • Vic-Parolantoj: Sungjae Choo (Suda Koreio), Hasanuddin Abidin (Indonezio)
  • Informistoj: Trent C. Palmer (Usono), Wendy Shaw (Nov-Zelando)

Iamaj Ĉefparolantoj:

  • Meredith F. Burrill (Usono, 1967–1977)
  • Josef Breu (Aŭstrio, 1977–1982)
  • Dirk Peter Blok (Nederlando, 1982–1987)
  • Henri Dorion (Kanado, 1987–1991)
  • Peter E. Raper (Sudafriko, 1991–2002)
  • Helen Kerfoot (Kanado, 2002–2012)
  • William Watt (Aŭstralio, 2012-2019)

Divizioj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, estas 24 divizioj kiuj gvidas la laboron de la GFUNGN dum kaj inter sesioj:

  • Centrafrika Divizio
  • Orientafrika Divizio
  • Okcidentafrika Divizio
  • Sudafrika Divizio
  • Araba Divizio
  • Orientazia Divizio (escepte Ĉinio)
  • Sudorientazia Divizio
  • Sudokcidentazia Divizio (escepte Arabio)
  • Baltia Divizio
  • Kelta Divizio
  • Ĉina Divizio
  • Nederland-german-parolanta Divizio
  • Centrorienta kaj Sudorienta Eŭropa Divizio
  • Orienta Eŭropo, Norda kaj Centrazia Divizio
  • Orientmediteranea Divizio (escepte Arabio)
  • Franc-parolanta Divizio
  • Hindia Divizio
  • Latinamerika Divizio
  • Nordena Divizio
  • Pacifik-sudokcidenta Divizio
  • Portugal-parolanta Divizio
  • Ruman-Helena Divizio
  • Brita Divizio
  • U/kanada Divizio

Laborgrupoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe estas 9 Laborgrupoj de GFUNGN, nome la jenaj:

  • Laborgrupo pri Landonomoj
  • Laborgrupo pri Toponimaj Datumbazoj kaj Gazetaro
  • Laborgrupo pri Toponima Terminaro
  • Laborgrupo pri Reklamado kaj Financo
  • Laborgrupo pri Latinigaj Sistemoj[3]
  • Laborgrupo pri Trejnkursoj pri Toponimio
  • Laborgrupo pri Pritaksado kaj Plibonigado
  • Laborgrupo pri Eksonimoj
  • Laborgrupo pri Geografiaj Nomoj kiel Kultura Heredo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Divizio de Statistiko de la UN. «Background and purpose». UN. Arkivita el la originalo la 6an de julio 2010. Konsultita la 5an de julio 2020.
  2. Divizio de Statistiko de la UN. STATUTE OF THE UNITED NATIONS GROUP OF EXPERTS ON GEOGRAPHICAL NAMES (*) (continued) Arkivita el la originalo la 21an de majo 2009. Konsultita la 5an de julio 2020.
  3. Working Group on Romanization Systems.retejo WGRS. United Nations Group of Experts on Geographical Names.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hausner, Isolde: Die „United Nations Group of Experts on Geographical Names“ (UNGEGN) und die Standardisierung geographischer Namen. In: Kainz, W. / Kriz, K. / Riedl, A. (eds.): Aspekte der Kartographie im Wandel. Festschrift für Ingrid Kretschmer zum 65. Geburtstag. Wien 2004 (= Wiener Schriften zur Geographie und Kartographie).
  • Kerfoot, Helen: Role of the United Nations in the standardization of geographical names: some fifty years on. In: United Nations, Department of Economic and Social Affairs, Statistics Division (ed.): Manual for the standardization of geographical names. United Nations Group of Experts on Geographical Names. New York 2006: 83–97. (ISBN 92-1-161490-2)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]