Gubernio Majsan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gubernio Majsan
Gubernio
gubernio de Irako [+]

LandoIrako

ĈefurboAmara
- koordinatoj32° N, 47° O (mapo)31.947.033333333333Koordinatoj: 32° N, 47° O (mapo)
Areo16 070 km² (1 607 000 ha) [+]

Loĝantaro922 890 [+] (2009)
Denseco57,43 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2IQ-MA

Gubernio Majsan (Tero)
Gubernio Majsan (Tero)

Gubernio Majsan (Irako)
Gubernio Majsan (Irako)
DEC
Gubernio Majsan
Gubernio Majsan

Map
Gubernio Majsan
Vikimedia Komunejo:  Maysan Governorate [+]
vdr

La gubernio Majsan (arabe محافظة ميسان, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat al-Maisān) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2005 ĝi havis 754 810 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Amarah. La teritorio kovras areon de 16 072 kvadrataj kilometroj, kaj situas en la sudoriento de la lando.

La gubernio konsistas el la sekvaj 6 distriktoj:

  • Amarah (aŭ Al-Amarah)
  • Kahla (aŭ Al-Kahla)
  • Majmouna (aŭ Al-Majmouna)
  • Al-Meĝar Al-Kabi
  • Ali Al-Gharbi
  • Kal'at Saleh

Plej grandan parton de la gubernia loĝantaro konsistigas la ŝijaanoj. Krome la teritorio ankaŭ estas la hejmregiono de la tiel nomataj marĉaj araboj. En la unua golfa milito de 1980 ĝis 1988 la gubernio estis loko de aparte multaj bataloj.

Post la faligo de Saddam Hussein en 2003 lokaj politikistoj diskutas pri kunligo de la gubernio kun la najbaraj gubernioj Basra kaj Dhi Kar al ŝijaisma aŭtonoma regiono.

La 15-an de oktobro 2005, el 254 067 balotrajtaj gubernianoj 97,79 procentoj voĉdonis favore de la nova ŝtata konstitucio.