Gumpafaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La gumpafaĵo estas guma aŭ gum-mantela pafaĵo, uzata fare de polico por disigi la tumultojn. Ĝi kaŭzas plej ofte nur malgrandajn vundiĝojn, sed en proksima uzo ĝi povas eĉ trabori la haŭton.

Oni uzis unuafoje similajn pafaĵon en Honkongo komence de la 1960-aj jaroj por disigi tumulton. Oni tiam uzis tektonajn cilindrojn kun diametro de 25 milimetroj kontraŭ la tumultantoj. Oni uzis tiun specon de pafaĵo en Nord-Irlando. Tiu tektona pafaĵo kaŭzis morton (brita soldato kap-pafis la 11-jaran katolikan knabon, Frances Rowntree) en aprilo de 1972, en Belfasto. Post tio, oni ŝanĝis la lignopafaĵon al gumpafaĵo.

La originala brita gumpafaĵo longis 150 mm kaj havis la diametron de 38 mm, pezis 145 gr. La kerno estis metalo, kiun ĉirkaŭis gumomantelo. Oni pafis per signalpistolo, kiu havis plilongigitan tubon (nomata L67).

La gumpafaĵoj povas kaŭzi danĝerajn vundiĝojn, ostorompiĝon kaj malofte eĉ morton en proksima pafado (kelkmetra).