Guntmadingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guntmadingen
Blazono de Guntmadingen
Blazono de Guntmadingen
Blazono de Guntmadingen
Vilaĝeniro de Guntmadingen
Vilaĝeniro de Guntmadingen
Vilaĝeniro de Guntmadingen
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Ŝafhaŭzo
Komunumo(j) Beringen
Koordinatoj  47° 41′ 0″ N 8° 33′ 0″ O / 47.68333 °N, 8.55000 °O / 47.68333; 8.55000 (mapo)Koordinatoj: 47° 41′ 0″ N 8° 33′ 0″ O / 47.68333 °N, 8.55000 °O / 47.68333; 8.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 248
Areo 4,49 km²
Alteco 439 m super marnivelo
Poŝtkodo 8223
Mapo de Guntmadingen
Mapo de Guntmadingen
situa mapo de Guntmadingen antaŭ la kuniĝo kun Beringen
vdr

Guntmadingen estis ĝis fino de 2012 komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2013 parto de la komunumo Beringen en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 248 loĝantojn je la 9-a de februaro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Guntmadingen situas en la sudo de la regiono Klettgau en kampara kaj arbara regiono ĉe la piedo de la monto Lauferberg. Krom la vilaĝo al Guntmadingen apartenas la setlejo Oberneuhus.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis fino de 2012 la tiama komunumo Guntmadingen limis en nordo al Löhningen, en oriento al Beringen, en sudoriento al Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo, en sudo al Jestetten (Baden-Virtembergo-Germanio) kaj en okcidento al Neunkirch.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

En Gutmadingen troviĝas la plej granda plugilmuzeo de Svislando.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Guntmadingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Norde de la komunumo pasas la kantona ĉefvojo B34 de Beringen al Trasadingen. La vilaĝo Guntmadigen atingeblas per vojo, kiu deiras de tiu kantona vojo suden. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per lokaj busoj de Germana Fervojo kaj poŝtaŭto ek de la stacidomoj de Neunkirch kaj de Ŝafhaŭzo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Guntmadingen datiĝas el la jaro 1122 kiel Guntramingin. Dokumento, kiu mencias Guntmadingen kiel Guntrammingin en la jaro 1111 estas laŭ la Historia Leksikono de Svislando falsigo el la 12-a jarcento. En mezepoko la bienoj kaj jurisdikcio en Guntmadingen apartenis al diversaj ŝafhaŭzaj monaĥejoj inter kiuj Monaĥejo Allerheiligen. En la jaro 1529 tiuj rajtoj transiris al la urbo Ŝafhaŭzo. Guntmadingen estis kune kun Löhningen parto de komunumo Beringen ĝis tiuj komunumoj en la jaro 1840 respektive 1846 estis disigitaj kaj fariĝis aŭtonomaj politikaj komunumoj. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la komunumo Guntmadingen estis integrita al Beringen kaj ĉesis ekzisti kiel memstara komunumo.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]