Guy Mollet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guy Mollet
Persona informo
Guy Mollet
Naskonomo Alcide Guy Mollet
Naskiĝo 31-an de decembro 1905 (1905-12-31)
en Flers
Morto 3-an de oktobro 1975 (1975-10-03) (69-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Socialista PartioFranca Sekcio de la Laborista Internacio vd
Profesio
Okupo politikisto • membro de Franca rezistado vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guy MOLLET (naskiĝis oficiale la 31-an de decembro 1905 en Flers (Orne, Francio); mortis la 3-an de oktobro 1975 en Parizo) estis franca politikisto, kies kariero kulminis kiam li estis prezidanto de la Konsilio sub la Kvara Respubliko. Li estis ĝenerala sekretario de la socialista partio (SFIO) de 1946 ĝis 1969.

Li fakte naskiĝis la 2-an de januaro 1906, sed la oficisto enskribis la daton de la 31-a de decembro 1905. "Li gajnos tutan jaron por la militservo kaj povos eklabori pli frue", klarigis li al la patro, Pierre Mollet.