Gyula Andrássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Andrássy
Persona informo
Andrássy Gyula
Naskiĝo 8-an de marto 1823 (1823-03-08)
en Vlachovo
Morto 18-an de februaro 1890 (1890-02-18) (66-jaraĝa)
en Volosko
Tombo Trebišov vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Deák Party vd
Subskribo Gyula Andrássy
Familio
Patro Károly Andrássy vd
Patrino Etelka Szapáry vd
Gefratoj Manó Andrássy • Aladár Andrássy vd
Edz(in)o Katinka Kendeffy vd
Infanoj Gyula Andrássy • Manó Andrássy • Tivadar AndrássyIlona Andrássy (1858-1952) vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoekonomikisto vd
Aktiva en VienoBudapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo ANDRÁSSY Gyula [andraŝi djula] (n. 3-an de marto 1823, Olahpatak, nun Vlachovo en Slovakio – m. 18-an de februaro 1890, Volosco, Istrio, Aŭstra-hungara imperio (hodiaŭ Kroatio) estis hungara ĉefministro kaj eksterafera ministro de Aŭstrio-Hungario (1871–1879). Fervora apoganto de Germanio, li en 1879 – kun la germana imperia kanceliero Otto von Bismarck – formis la aŭstran-germanan aliancon, kiu iĝis grava punkto en la eksteraj aferoj de Aŭstrio, ĝis la fina kolapso de la Monarĥio en 1918.

Andrássy iĝis membro de la hungara parlamento unuafoje en 1847 kiel ano de la radikala reformpartio de Lajos Kossuth. Li batalis en la revolucio de 1848–49 kontraŭ Aŭstrio, kiel komandanto de bataliono. Li fuĝis eksterlanden post la malvenko de la revolucio. Dum lia foresto, oni juĝis lin je morto kaj simbole pendumis lin, sed li ricevis en 1857 amnestion kaj hejmenvenis. Post tio li apogis Ferenc Deák dum la traktadoj, kiuj kondukis al la aŭstra-hungara interkonsento de 1867. Oni nomumis lin ĉefministro kaj ministro pri militistaj aferoj (la 17-an de februaro 1867), kaj la finaj konstitucijuraj traktadoj inter Hungario kaj Aŭstrio okazis per lia gvidado. Ĉar li vidis minacon por Hungario en la slavaj popoloj, Andrássy forte apogis la dualismon kaj kontraŭis planon de Karl Siegmund von Hohenwart (1871), kiu pligrandigus la konstitucian staton de la landoj de la ĉeĥa krono. Li daŭre plibonigis la rilatojn kun Germanio, kiun li rigardis kontraŭpezo al Rusio, dum li kontraŭis la detruon de Turkio, ĉar tio signifus la troan fortiĝon de la slavaj popoloj. Ĉefe je lia firma deklaro Aŭstrio-Hungario restis neŭtrala dum la germana-franca milito de 1870–71.

Kabineto Andrássy

Kiam Francisko Jozefo rezignis pri revenĝa politiko kontraŭ Prusio, Andrássy iĝis ministro pri eksteraj aferoj de la imperio (14-an de novembro 1871). La internacia pozicio de Aŭstrio-Hungario grave fortiĝis dum lia agado. Li volis eviti la kreskon de la slava loĝantaro en la Monarĥio, evitante, ke nur la Rusa Imperio eluzu la Balkan-krizon ekintan en 1875. Tiel li interkonsentis en la Berlina Kongreso de 1878, ke Aŭstrio aneksu Bosnion-Hercegovinon. Tiu decido estis malpopulara en Aŭstrio kaj Hungario, kaj kondukis al la demisio de Andrássy (8-an de oktobro 1879). Unu tagon antaŭ sia demisio, li subskribis la malbonŝancan aŭstran-germanan aliancon, kiu interligis la du imperiojn ĝis fino de la unua mondmilito.

Post sia retiriĝo, Andrássy agadis plu kiel membro de la Supera Ĉambro. Lia samnoma filo Gyula Andrássy (pli juna) estis same elstara politikisto.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]