Gyula Juhász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Juhász
Persona informo
Juhász Gyula
Naskiĝo 4-an de aprilo 1883 (1883-04-04)
en Szeged
Morto 6-an de aprilo 1937 (1937-04-06) (54-jaraĝa)
en Szeged
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Q54580163 vd
Etno hungaroj vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

JUHÁSZ Gyula (naskiĝis la 4-an de aprilo 1883 en Szeged, mortis en Szeged 6-an de aprilo 1937) estis hungara poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li frekventis la gimnaziajn jarojn en katolika lernejo en Szeged. La unua poemo aperis en 1899 en periodaĵo. En Budapeŝto li frekventis universitaton en fako hungara-latina instruisto. Tie li konatiĝis kun la tiutempaj poetoj, ekzemple kun ADY Endre. Poste li instruis en Máramarossziget. En 1907 li debutis kiel ĵurnalisto en Szeged. Li konatiĝis kun aktorino SÁRVÁRI Anna, al kiu li longe verkis poemojn. Kelkfoje li nesukcese provis mortigi sin. Spite tion en 1915 aperis lia unua poemovolumo. Ekde 1918 li apogis la socialismon. Post longa melankolio li venenis sin.

Poemoj[redakti | redakti fonton]

Li ofte verkis pri riverobordo de Tiso. Dum la socialismo la politikaj poemoj estis ŝatataj. La ampoemoj pri Anna estas eternaj. La gimnaziaj lernolibroj alte taksas lian poezion.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

En ambaŭ eldonoj de Hungara Antologio aperis diversaj tradukaĵoj.