Gyula Maurer I.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Maurer I.
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1927 (1927-01-18)
en Târnăveni,  Reĝlando Rumanio
Morto 8-an de januaro 2012 (2012-01-08) (84-jaraĝa)
en Maglód
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco RumanioHungario
Alma mater Universitato de BukareŝtoUniversitato Bolyai de Kluĵo • Bethlen College, Aiud
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

MAURER I. Gyula estis rumanuja hungara matematikisto. Li naskiĝis en Târnăveni la 18-an de januaro 1927 kaj mortis en Maglód la 8-an de januaro 2012.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Maurer I. la mezlernejon finis en Kluĵo, Cristuru Secuiesc kaj Aiud (1945). Li akiris diplomon de instruisto pri matematiko-fiziko en la Universitato Bolyai de Kluĵo (1949), diplomon pri ekonomio (1952). Li doktoriĝis en Bukareŝto pri topologika algebro (1967). Li instruis en la Bolyai Tudományegyetem sed pro sia starpunkto pri la revolucio hungara 1956-a li perdis sian postenon kaj nur pli poste ricevis kaj li estis preleganto (1960–83). En 1984 li translokiĝis Hungarujon kaj estis profesoro de Matematika Instituto de Universitato de Miskolc, instituta direktoro (1985–88). Li estis kunulĉefredaktoro de hungara-aŭstria revuo Mathematica Pannonica. Lia unua fakartikolo aperis en Studii şi Cercetări Ştiinţifice de Iaşi (1954). Liaj sciencaj publikaĵoj aperis en rumana, germana, hungara, franca, itala, angla, rusa lingvoj (Studia Scientiarum Mathematicarum Hungarica, Rendiconti del Circolo Matematico di Palermo, L'insegnamento della Matematica e della Scienze integrate, Mathematica Pannonica, Fuzzy Sets and Systems (USA), Karachi Journal of Mathematica (Barato). Li publikis sciencpopularigajn artikolojn en A Hét, Matematikai és Fizikai Lapok. Li tradukis la faklaboron de I. Tomescu Kombinatoriko kaj ĝia apliko (Bp. 1978).

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Algebra (egyetemi jegyzet, Kv. 1957);
  • A relációelmélet elemei (kun Imre Virág, Kv. 1972);
  • Bevezetés a struktúrák elméletébe (kun Virág Imre, Kv. 1976);
  • Tizedes törtek és lánctörtek (Kv. 1981);
  • Matematikai kislexikon (kiel kunulredaktoro, 1982);
  • Romániai magyar matematikai és csillagászati szakirodalom (klny. a Nehézipari Műszaki Egyetem Közleményeiből. Miskolc 1988).

Fontoj[redakti | redakti fonton]