Gyula Ortutay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Ortutay
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1910 (1910-03-24)
en Subotica
Morto 22-an de marto 1978 (1978-03-22) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Familio
Infanoj Tamás Ortutay • Mária Ortutay
Okupo
Okupo antropologo • politikisto • universitata instruisto
vdr

Gyula Ortutay [djula ortutai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ortutay Gyula estis hungara politikisto, ministro, etnografo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1958). Lia filo estis Tamás Ortutay.

Gyula Ortutay [1] naskiĝis la 24-an de marto 1910 en Hungario, en urbo Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 22-an de marto 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Ortutay frekventis gimnazion kaj universitaton en Szeged. Li frue komencis kolekti diversajn popolajn tekstojn. En 1935 li eklaboris Budapeŝto en Hungara Nacia Muzeo, poste en Hungara Radio. En 1938 li edziĝis baldaŭe havanta 3 gefilojn. Dum la 2-a mondmilito li komencis ankaŭ politikadi, li havis kontaktojn kun kontraŭantoj de la faŝismo. Li estis parlamenta deputito inter 19451953 kaj 19581980, ministro en 1947, krome li gvidis diversajn institutojn. En 1946 li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto, post jaroj li estis rektoro. Li ricevis premion Kossuth en 1948, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li havis sekretan amrilaton kun Eszter Tamási.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar parasztság szerelmi élete (Ama vivo de la hungara kamparaneco) (1935)
  • A magyar népművészet (La hungara popolarto) (1941)
  • Írók, népek, századok (Verkistoj, popoloj, jarcentoj) (1960) * Hungarian folklore: Essays (1972)
  • A nép művészete (Arto de la popolo) (1981)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]