György Dénes (speleologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Dénes
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1923 (1923-09-03)
en Orosháza
Morto 30-an de aprilo 2015 (2015-04-30) (91-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo György Dénes (speleologo)
Okupo
Okupo geografojuristohistoriistoinstruistolingvisto • speleologo • hidrologo • poeto • tradukisto
vdr

György Dénes [djordj dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dénes György estis hungara speleologo, geografo, hidrologo, altlerneja instruisto.

Memortabulo pri György Dénes

György Dénes[1] naskiĝis la 3-an de septembro 1923 en Orosháza, li mortis la 30-an de aprilo 2015.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Dénes devenis el juda familio. Li maturiĝis en sia naskiĝurbo, ekde 1942 li studis en Reĝa Scienca Universitato Erzsébet), iom poste li estis trudlaborosto. Dum la nazia erao li estis deportita al Bergen-Belsen. Depost fino de la 2-a mondmilito li daŭris la lernadon kaj akiris juran diplomon. Komence li estis juristo en Marcali, iom poste li instruis en Hungara Ekonomia Universitato, pli poste denove juristo. Tiutempe li estis jam tre aktiva en esploroj de hungaraj grotoj. Li apogis la hungaran revolucion de 1956, poste li estis monaton en malliberejo. Li akceptis inviton de László Jakucs kaj ili laboris kune en grotoj de Aggtelek. Inter 1958-1960 li studis en Scienca Universitato de Szeged, poste en Scienca Universitato Loránd Eötvös li akiris geografian diplomon. En 1961 li fondis speleologian ambulancan servon (la unuan en Hungario). Baldaŭ li instruis en Teknikuniversitato de Budapeŝto kaj li partoprenis en fondo de internacia speleologia asocio. Li forlasis la instruadon kaj li estis hidrologo en instituto. Laste li instruis en Universitato de Pécs. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1967-2010. Li havis edzinon, kiu naskis 2 dufoje.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vártúrák kalauza. I. (kunaŭtoro, 1969, 1975)
  • Aggteleki-karsztvidék. Útikalauz. (kun László Jakucs kaj Pál Jakucs, 1975)
  • A Bódvaszilasi-medence 700 éves története. (1983)
  • Budai barlangok (kunaŭtoro, 1992)
  • Budapest és a Dunakanyar (2001)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]