György Moldova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Moldova
Persona informo
Naskonomo Reif György
Naskiĝo 12-an de marto 1934 (1934-03-12)
en Budapeŝto
Morto 4-an de junio 2022 (2022-06-04) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo • Szent László Gimnázium vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • dramaturgo • scenaristo vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado vd
Aktiva dum 1955– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György MOLDOVA [djordj], hungare Moldova György, Esperante Georgo Moldova, naskiĝis Reif György (la 12-an de marto 1934 en Budapeŝto - la 4-an de junio 2022, sameloke) estis populara hungara verkisto.

Li estas rimarkinda kiel aŭtoro de pli ol 70 libroj, kiuj vendis entute pli ol 13 milionojn da ekzempleroj, pli ol iu ajn alia hungara aŭtoro. Li specialiĝis pri la ĝenroj de raportaĵo kaj satiro, kaj li estas plej konata pro sia riĉe detala sociologia nefikcio temiganta ĉiutagan vivon de man-laboristoj kaj iliaj familioj ene de specifaj industrioj aŭ profesioj (ekz., fervojo, minado, kaj policoj).

Moldova ankaŭ estis unu el la fondintoj de la Akademio de Cifereca Literaturo en Hungario [1].

Dum sia longa kariero li gajnis multajn literaturajn premiojn inkluzive de la Kossuth-premio en 1983, la Karinthy-ringo premio [2], la Prima Primissima premio [3], kaj la Attila József-premio dufoje. Moldova estis samtempulo de alia eminenta hungar-juda verkisto, György Konrád, sed la du tenis malsamajn kaj eĉ kontraŭstarajn politikajn opiniojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en juda familio kaj li frekventis ĉeflernejon pri teatraĵoj kaj filmoj en Budapeŝto, tamen poste laboris, kiel simpla laboristo. Baldaŭe li okupiĝis pri filmoj kaj teatraĵoj. Lia unua novelo aperis en 1955, la unua libro en 1963. Li satire verkis nur pri problemoj de la nuntempo, tial li estas tuj komprenebla. Li konfesis: "Mi verkis foje malbonaĵojn, sed neniam mensogaĵojn".

Kvankam li mem estis memdeklarita "sendependa maldekstrulo" kiu neniam apartenis al iu ajn politika partio, Moldova malkaŝe subtenis komunistajn idealojn kaj estis konata pro sia lojaleco al la politika heredaĵo de János Kádár, kies biografion li verkis.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • pli, ol 70 libroj, ekzemple Hitler Magyarországon (Hitlero en Hungario), Malom a pokolban (Muelejo en la infero), Az elbocsátott légió (La maldungita legio), Úszóverseny üres medencében (Naĝokonkurso en malplena baseno), Az ellopott főutca (La forŝtelita ĉefstrato)
  • A "Lakinger Béla" zsebcirkáló (La krozŝipo nomata "Béla Lakinger"), 1968
  • Negyven prédikátor (40 predikistoj), romano, 1973
  • Magyar atom (Hungara atomo), 1978
  • Bűn az élet (1988) - provoka interna rigardo al hungara polico malfrue en la komunista epoko, kun speciala fokuso sur ilia traktado de "cigana krimo".
  • raportaĵserioj: Tisztelet Komlónak (Estimo al Komló) (en Komló ankaŭ li partoprenis dum konstruado de "socialisma urbo"); Akit a mozdony füstje megcsapott (Kiun ektuŝis fumo de la lokomotivo) (pri la fervojistoj); A szent tehén (La sankta bovino); A tékozló koldus (1-3) (La malŝparadanta almozpetanto);
  • Az utolsó töltény 1-10. (La lasta kartoĉo), membiografio
  • A végtelen vonal: Legenda a golyóstollról (2001). Angla tranduko: Ballpoint: A Tale of Perilous Times, Genius and Grit, and the Invention that Changed the Way We Write (New Europe Books, 2012).
  • Kádár János I-II (János Kádár), biografio, 2006
  • Keserű Pohár 1. kötet: A magyar borászokról és a magyar borokról. (2011) – rigardo al hungaraj vinberistoj kaj iliaj vinoj.

Literaturaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Idegen bajnok (Fremdula ĉampiono), noveloj, 1963
  • Sötét angyal (Malluma anĝelo; romano, 1967)
  • A beszélő disznó (La parolanta porko ; 1978) - satiro surscenejigita en ŝtata agrikultura kooperativo en kiu porkido nomita Józsi lernas paroli - kaj malbeni.

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

El 14 diversaj teatraĵoj:

  • Bonvolu, Hieronimo - Légyszíves Jeromos
  • Adiaŭ Budapeŝto - Arrividerci Budapeŝto
  • La vivo estas tiel mallonga - Az élet oly rövid
  • La sekreta sekcio - Titkos záradék
  • La juna gvardio - Ifjú Gárda
  • Vi estas stranga soldato - Te furcsa katona

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara kaj hebrea vikipedioj