György Raicsáni

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Raicsáni [djordj rajĉAni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Raicsáni György estis hungara pastro, monaĥo, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Rajcsányi [rajĉAnji].

György Raicsáni [1] naskiĝis la 8-an de septembro 1669 en Hungara reĝlando en Nemeskosztolány (nuntempa Zemianske Kostoľany en Slovakio). Li mortis la 5-an de julio 1734 en Marosvásárhely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Raicsáni aliĝis al la jezuitoj en 1687. Li lernis en Vieno kaj Graz, kie li akiris diplomojn pri filozofio (komprenu sciencoj) kaj teologio. Li instruis jaron en Jezuita Universitato de Nagyszombat en 1703, poste li estis predikisto en Sopron, fine li denove instruis en la universitato. Ekde 1709 li estis apostola konfesisto 4 jarojn, poste li estis lernejestro en Sárospatak. En 1714 li denove komencis instrui en la menciita universitato, kie li estis rektoro (1725/26–1728/29) [2]. Ekde 1729 li denove estis rektoro, sed en Kassa, krome ankaŭ presejestro. Ekde 1732 li estis rektoro en Kolozsvár.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Harmonia Philosophica Cantus laetiores tristioribus, & tristiores laetioribus attemperans... (1706)
  • Colloquium Sphyngis Cum Oedipo Seu AenigmataVersibus Proposita Ac Soluta: Cum Appendice Quorundam Oedipum desiderantium. Honoribus ... Philosophiae Baccalaureorum... (1709)
  • Conclusiones scientiae practicae ... (1718)
  • Instructio Confessarii, et Poenitentis... (1719)

Fontoj[redakti | redakti fonton]